Osburger Hochwald
La monta arbaro Osburger Hochwald situas sudoriente de Osburger Hunsrück. Ĝi havas areon de 75 kvadrataj kilometroj. Ĝi formas kune kun Schwarzwälder Hochwald la Hochwald (alta arbaro) en la mezmontaro Hunsrück (sudokcidenta parto de la Rejnlanda ardeza montaro) en Rejnlando-Palatinato. La areo apartenas al la Naturparko Saar-Hunsrück. Nordoriente de la Hochwald renkontiĝas Idarwald kaj Soonwald.
Piede de la monto Rösterkopf fontas la rivero Ruwer, dekstra flankrivero de la Mozelo. Tra la Osburger Hochwald iras la akvodislimo inter Mozelo (Feller Bach, Ruwer) kaj Saar (Wadrill/Prims).
La homoj tie parolas la dialekton Hohwäller, kiu apartenas al la mozelfrankonia dialektgrupo de la germana.
Historio
redaktiTroviĝis kelkaj atestantoj el la megalita kulturo (2-a – 3-a jarcento a. K.): inter ili la menhiro de Farschweiler, la menhiro de Bescheid, la megalito de Beuren, la megalita tombo apud Bonerath/Holzerath. El kelta epoko (1-a jarcento a. K. ) estas pluraj megalitaj tomboj. El romia epoko (1-a – 4-a jarcento p.K. ) estis pluraj bienoj kun banejoj kaj trombaroj. Romia strato iris de Treviro direkte al Hermeskeil. La kelta lingvo de la treveranoj estis parolita ĝis la 4-a jarcento (vidu Hieronimo).
Literaturo
redakti- Dittmar Lauer, Manfred Moßmann (Hrsg.): Hohwäller. Ein Sammelband Hochwälder Mundart; Kell am See: Verlag Alta Silva, 2006, ISBN 978-3-9810762-0-2 (Abbildung [1])