Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Ruwer en okcidenta Germanio. Pri la komunumaro Ruwer, nomita laŭ la rivero, legu en aparta artikolo.

La Ruwer (latine Erubris, Rubora) estas rivero de 46 kilometroj da longo en Germanio, kiu alfluas la pli grandan riveron Mozelo. Ĝi fontas ĉe la monto Rösterkopf apud la loko Osburg, fluas tra Kell am See, Niederkell, Zerf, Hentern, Hinzenburg, Schöndorf, Pluwig, Gusterath-Tal, Sommerau (akvofalo), Waldrach, Kasel kaj Mertesdorf kaj en la urboparto Ruwer-Eitelsbach de Trier enfluas la Mozelon.

Ruwer
rivero
Bazaj informoj
Situo Eŭropo, Germanio, okcidenta Hunsrück, Rejnlando-Palatinato
Longeco 46 km
Fluo
Fonto ĉe la monto Rösterkopf apud Osburg
- Alteco super marnivelo 660 m
- Koordinatoj 49° 40′ 12″ N, 6° 49′ 37″ O (mapo)49.676.8269444444445
Enfluejo Mozelo apud Trier-Ruwer/Eitelsbach
- Alteco 120 m
- Koordinatoj 49° 47′ 8″ N, 6° 42′ 19″ O (mapo)49.7855555555566.7052777777778
Altecodiferenco 540 m
Geografio
Trairataj urboj Trier kaj aliaj (detale vidu maldekstre)
Alfluantoj
- Dekstraj pluraj rojoj (detale vidu maldekstre)
- Maldekstraj same vidu maldekstre
Map
Ruwer
vdr

La rivero estas la plej akvoriĉa alfluo al la Mozelo. En la unua parto la rivereto fluas tra neloĝata valo, en la fina parto dum printempo kaj post forta pluvado ankaŭ paseblas per kajakoj.

Vinkultivado redakti

En iuj deklivoj borde de la rivero kultiviĝas vino - tiuj vitejoj apartenas al la vinkultiva regiono Mozelo-Saro-Ruwer kaj en aliaj partoj de Germanio la rivera nomo konatas aparte pro la vinoj, kiuj devenas de ĉi tie.

Antikva literatura mencio redakti

Dum la jaro 371 la romia poeto Ausonius menciis la riveron en latina teksto per la frazo "La Ruwer turnas per kapturnigaj kirliĝoj ŝtonojn erigantaj la grenon, kaj tiras akutvoĉajn segilojn tra glataj blokoj da marmoro". La rivereto tiu tiujarcente jam estis forte metilabore utiligata.

Alfluaj rojoj redakti

Alfluas la rivereton la rojoj Alkenbach, Altbach, Altweiherbach, Apfelbach, Avelbach, Bausbach, Benninger Bach, Bingelbach, Burg Heider Bach, Burkelsbach, Eitelsbach, Enterbach, Eschbach, Eselsbach, Flonterbach, Gimpelbach, Gondersbach, Grindelbach, Großbach, Hinzerter Bach, Kittelbach, Klinkbach, Kreidbach, Kundelbach, Labach, Lehbach, Misselbach, Moertschelbach, Mühlscheider Bach, Pehlbach, Rauruwer, Rimperterbach, Riveris, Rothbach, Siebenbornbach, Thielenbach, Waldbach, Waschbach, Weiherbach, Wenigbach, Wenzelbach kaj Weschbach.

Eksteraj ligiloj redakti