Oskar DINKLER (naskiĝinta la 21-an de septembro 1861 en Königsee, mortinta la 23-an de majo 1922 en Passau) estis germana apotekisto, ĥemiisto kaj universitata profesoro.

Oskar Dinkler
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1861 (1861-09-21)
en Königsee
Morto 23-an de majo 1922 (1922-05-23) (60-jaraĝa)
Okupo
Okupo apotekisto • universitata instruisto
vdr
Oskar Dinkler

Vivo redakti

Oskar Dinkler studis en Erlangen, Greifswald kaj Bonn farmacion kaj ĥemion. En 1886 li anis al la korporacioj Corps Barutha kaj Corps Borussia Greifswald. En 1887 li finfine membriĝis al Corps Rhenania Bonn. Post sukcesa ekzameniĝo je apotekisto kaj ĥemiisto li doktoriĝis ankoraŭ. En 1891 Dinkler fariĝis ministeria direktoro kaj pofesoro ĉe la medicina fakultato de la Franca Universitato de Kairo. Tie li instruis medikamentan sciencon. En 1895 li iris docentonte ĉe la egiptia inĝeniera altlernejo de Helwan. Ekde 1919 li vivis en Munkeno-Solln kaj ekde 1921 en la centro de Munkeno. Unu liaj instruistoj estis la afrikemulo kaj entomologo Otto Schmiedeknecht kiu ofte gastis ĉe li en Egiptio.[1]

Li nuptis Adele Schulz el Lübeck, kun kiu li havis du filinojn, Sophie (edzino de la pastoro Friedrich Janz, Frankfurto) kaj Annemarie kaj (edzino de la kuracisto Ludwig Luchs, Erlangen), kaj la filon Hans.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • 711. † Dinkler, Oskar. Ĉe: Matrikel der Bonner Rhenanen 1820 1970, 1970, p. 135, kvara volumo de Blaubücher der Bonner Rhenania