Oskuja (rivero)

OskujaOskuj (ruse Оскуя, Оскуй) estas rivero en nord-okcidento de la Eŭropa parto de Rusio, en la provinco Novgoroda, dekstra alfluanto de la rivero Volĥov. La rivero apartenas al la baseno de la Balta Maro.[1].

Oskuja
ruse: Оскуя
rivero
Oskuya.jpg
Oskuja la rivero
Lando Rusio Rusio
Regiono Novgoroda provinco
Distrikto Lubitinskij
Maloviŝerskij
Ĉudovskij
Fontrivero marĉoj
 - situo je 6 km okcidente de la vilaĝo Babĉici, en la distrikto Maloviŝerskij
 - koordinatoj 58° 59′ 49″ N 32° 45′ 42″ O / 58.99694 °N, 32.76167 °O / 58.99694; 32.76167 (mapo)
Enfluejo Volĥov
 - situo je 10 km poste la vilaĝo Gruzino laŭ la fluo de Volĥov, en la distrikto Ĉudovskij
 - koordinatoj 59° 14′ 06″ N 31° 53′ 28″ O / 59.23500 °N, 31.89111 °O / 59.23500; 31.89111 (mapo)
Longo 114 km (71 mi)
Akvokolektejo 1 470 km² (147 000 ha)
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj
La baseno de la rivero Volĥov kaj la lago Ilmenj

La vorto “Oskuja”, laŭ unu el versioj, estas ligita kun uŝkujnikoj, novgorodaj piratoj de 14-a jarcento, kaj ties ŝipoj, “uŝkuj-oj”, kiuj ofte estis konstruitaj ĉe tiu ĉi rivero[2].

NotojRedakti

  1. La rivero Oskuja en la ŝtata akva registro (ruse).
  2. La vorto “Ушкуй” en Российский гуманитарный энциклопедический словарь: В 3 т. — СПб.: ВЛАДОС; Филол. фак-т СПбГУ, 2002.