Otelfingen
Otelfingen | |
---|---|
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Dielsdorf |
Koordinatoj | 47° 27′ 40″ N 8° 23′ 28″ O / 47.46111 °N, 8.39111 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 40″ N 8° 23′ 28″ O / 47.46111 °N, 8.39111 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2259 |
Areo | 7,23 km² |
Alteco | 440 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8112 |
Komunumkodo | 0094 |
Pri la komunumoRedakti
Otelfingen estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2259 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
GeografioRedakti
Otelfingen situas en la Furtvalo, sude de la montoĉeno Lägern.
TrafikoRedakti
Otelfingen situas ĉe trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Vetingo kaj estas per ĝi kaj diversaj buslinioj bone konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.
HistorioRedakti
Unua setlejo ekzistis ĉe la vilaĝa rivereto jam antaŭ pli ol 3000 jaroj. Unua dokumenta mencio datiĝas el la 11-a jarcento okaze de donatoj al la Monaĵejo Vetingo. En la jaro 1409 Otelfingen submetiĝis kun la regejo Regensberg al la urbo Zuriko kaj apartenis ĝis la Helveta Revolucio al la kamparvoktdistrikto Regensberg, kiu dum la epoko de la mediacio fariĝis la distrikto Regensberg kaj post la hodiaŭa distrikto Dielsdorf.
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la komunumo Otelfingen Arkivigite je 2006-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Otelfingen en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale