Ottó Torday
Ottó Torday [tordai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Torday Ottó estis hungara aktoro, teatrestro.
Ottó Torday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Torday Ottó |
Naskiĝo | la 15-an de januaro 1883 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 6-an de julio 1967 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatrestro |
Ottó Torday [1] naskiĝis la 15-an de januaro 1883 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de julio 1967 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiOttó Torday frekventis luteranan gimnazion, poste universitaton en sia naskiĝurbo, fine li lernis aktoradon de Zoltán Szerémy. Li debutis en teatro de Kassa en 1914. Li estis memserva soldato dum la 1-a mondmilito ĝis 1917, poste li estis aktoro en diversaj teatroj en sia naskiĝurbo. Li estis populara en mutaj filmoj. Ekde 1926 li estis teatrestro en provinco, post 2 jaroj arta direktoro de Nova Teatro (Budapeŝto). Ekde 1931 li jam estis ordinara teatrestro. En la 1940-aj jaroj li havis aĉetejon por teatraj biletoj.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare: Hamleto - titolrolo
- Ferenc Herczeg: A dolovai nábob lánya - Tarján Gida
- Ede Szigligeti: Rózsa - Ország
Elektitaj filmaj roloj
redakti- A toprini nász (1917) - leŭtenanto
- Bilincsbevert folyam (1920) - Bojti András
- Szegény gazdagok (1959)