Otto Kemptner

aŭstra politikisto

Otto KEMPTNER (naskiĝinta la 19-an de aŭgusto 1890 en Hainfeld, mortinta la 3-an de majo 1944 en la konvento de St. Florian) estis aŭstra politikisto kaj aŭgustenana regula kanoniko.

Otto Kemptner
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1890 (1890-08-19)
en Hainfeld (Malsupra Aŭstrio)
Morto 3-an de majo 1944 (1944-05-03) (53-jaraĝa)
en St. Florian's Priory
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Memorigilo Otto Kemptner
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Stumbliga ŝtoneto en Salcburgo, Getreidegasse 11

Vivo redakti

Estante filo de lokomotivestro kiu ekde 1894 vivis en Vieno li pasigis la abiturientan ekzamenon en la ĉefurbo. Li anis al la katolika korporacio KaV Norica Wien kaj estis kunfondinto de la korporacio katolika KÖHV Franco-Bavaria Wien kaj de K.Ö.St.V Bavaria Wien ene de Mittelschüler-Kartell-Verband.[1] Kemptner finis studon filologian kun instruadlicenco gimnazia.

Dum la Unua mondmilito li estis unujara voluntulo kaj estis inter la unuaj oficiroj de la armeo de Aŭstrio-Hungario kiu trejniĝis ĉe la kontraŭavidadila defendo. En 1920 li transiris de la republika armeo (Volkswehr) en la financan servon komencante paralele studon de politika kaj jura sciencoj; ambaŭ li finis per doktortitolo.

Otto Kemptner estis la unua sekretario de kanceliero Engelbert Dollfuß, kiun li konis jam el studentaj, korporaciaj tagoj. En 1933 li estis komisita strukturigi la duonoarmean korpusaron de Vaterländische Front kiu en la 20.5.1933 oficiale estis fondita.[2] Inter la 12.8.1933 kaj la 19.2.1934 li ankaŭ estis afergvidanto de Vaterländische Front. En 1938 Kemptner gvidis la landan financan direkcion en Salcburgio.

Post Anschluss li estis arestita de la germana kaŝpolico Gestapo en Salcburgo estante inter la estrarano de Vaterländische Front kaj en oktobro 1938 li senditis al la koncentrejo de Dachau kie li dum monatoj enkarcerigitis en bunkro. Poste li venis al la koncentrejo de Buchenwald, kie li iĝis membro de punkompanio.[3] En oktobro 1939 li rajtis forlasi la koncentrejon.

Pro tiaj travivaĵoj li aniĝis en 1941 al la ordeno de la aŭgustenanoj mortante mallonge antaŭ la ordinacio pastra.[4]

Skribitaĵoj redakti

  • Wer trägt die Schuld?, Vaterländische Front, Wien 1934.

Literaturo redakti

  • Herbert Fritz, Peter Krause (eld.): Farben tragen – Farbe bekennen, 1938–1945. Katholische Korporierte in Widerstand und Verfolgung (= Tradition und Zukunft. Band 15). Österreichischer Verein für Studentengeschichte, Wien 2013, p. 361.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Heinz Krejci: Stets auf Kurs trotz rauer See. (PDF)
  2. "Geschichte der katholischen Jungschar Österreichs: Kirche im Ständestaat". Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-03-04.
  3. Leonhard Steinwender: Christus im Konzentrationslager. Wege der Gnade und des Opfers. Müller Verlag, Salzburg 1946.
  4. Pfarrblatt Gumpendorf St. Ägyd, 2008, p. 2