Pál Domszky [domski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Domszky Pál estis hungara bibliotekisto.

Memortabulo pri Pál Domszky

Pál Domszky [1] naskiĝis la 17-an de majo 1903 en Hungara reĝlando en Herencsvölgy, (nuntempa Hriňová en Slovakio). Li mortis la 17-an de oktobro 1974 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Domszky frekventis gimnazion en Kőbánya, poste li plulernis en ELTE kaj Sorbonne. Li frue okupiĝis pri hungaraj-polaj kontaktoj. En 1933 li translokiĝis al Pollando, kie post 2 jaroj li edziĝis. Dum la unuaj jaroj de la 2-a mondmilito li kolektis kaj diplomatie defendis hungarojn en la jam ne ekzistanta Pollando, sed li defendis ankaŭ la polojn. En 1944 li revenis al Hungario, baldaŭe li havis postenon en arbaro, sed li estis ankaŭ bibliotekisto kaj kulturisto. Li fondis lokan muzeon. En 1964 li venis al Budapeŝto, kie li okupiĝis pri pollandaj kontaktoj. En 1999 li ricevis postmortan polan premion.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti