Pál Ordódy
Pál Ordódy [ordOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ordódy Pál estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ordódi kaj rozsonmiticzi.
Pál Ordódy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1822 en Peŝto |
Morto | 26-an de aŭgusto 1885 (63-jaraĝa) en Bad Ischl |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Pál Ordódy |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Pál Ordódy [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1822 en Pest (urbo). Li mortis la 26-an de aŭgusto 1885 en Habsburga Imperio en Bad Ischl.
Biografio redakti
Pál Ordódy lernis juron, poste li eklaboris ekde 1844 kiel subnotario. Dum la Hungara revolucio de 1848 komence li ricevis diplomatian taskon, en la sekva jaro li estis elektita parlamenta deputito. Post falo de la revolucio li estis kondamnita je prizono. En 1861 li denove estis elektita parlamentano, krome ĉefnotario. En Kabineto Kálmán Tisza li estis ministro pri transporto inter 1880 kaj 1882.