Kabineto Kálmán Tisza
Kabineto Kálmán Tisza estis la sesa (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1875 kaj 1890, ĝi estis la plej longa funkcianta hungara kabineto.
Kabineto Kálmán Tisza | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 20-a de oktobro 1875 - 13-a de marto 1890 | |
Antaŭulo | Kabineto Wenckheim | |
Sekvanto | Kabineto Szapáry | |
Historio
redaktiKabineto Wenckheim post duonjara funkcio simple kaj silente transdonis la potencon al Kálmán Tisza, kiu komence ne faris ŝanĝojn inter la ministroj. Tiu kabineto evoluis la landon moderna, 65 departementoj estis kreitaj anstataŭ diversaj malnovaj departementoj, teritorioj, aŭtonomioj, liberaj reĝaj urboj. Sekvis laboroj en la leĝoj, diversaj konstruadoj (parlamento, rekonstruo de Szeged, navigebla Fera Pordo, fervoja reto, navigeblaj riveroj). Nemirinde aperis ankaŭ diversaj konfliktoj inter la ministroj, sed Kálmán Tisza forte tenis la potencon. Lia moknomo estis: generalo. En 1878, 1881, 1884 kaj 1887 pro la parlamentaj elektoj restis funkciokapabla la kabineto. En 1890 manifestacioj okazis, ĉar la nova leĝo volis forpreni ŝtatanecon de Lajos Kossuth, Kálmán Tisza abdikis.
Listo de la membroj
redakti- Kálmán Tisza – ĉefministro, ĝis 1887 ankaŭ ministro pri enlandaj aferoj
- Béla Orczy – ministro pri enlandaj aferoj inter 1887-1889, poste Gábor Baross kelkajn monatojn, fine Géza Teleki
- Kálmán Széll – ministro pri financo inter 1875-1878, poste Kálmán Tisza, poste Gyula Szapáry inter 1878-1887, poste denove Kálmán Tisza 2 jarojn, fine Sándor Wekerle
- Béla Perczel – ministro pri justico ĝis 1878, poste Tivadar Pauler inter 1878-1886, poste Teofil Fabiny ĝis 1889, fine Dezső Szilágyi (politikisto)
- Béla Szende – ministro pri defendo ĝis 1882, poste Gedeon Ráday (1841) unu jaron, poste Béla Orczy unu jaron, fine Géza Fejérváry
- Béla Wenckheim ministro pri reĝaj aferoj ĝis 1879, poste Kálmán Tisza monatojn, fine Béla Orczy
- Lajos Simonyi – ministro pri agrikulturo, industrio kaj komerco ĝis 1876, poste Ágoston Trefort 2 jarojn, poste Gábor Kemény ĝis 1882, poste Pál Széchényi (ministro) ĝis 1889
- Gyula Szapáry - ministro pri agrikulturo en 1889 kaj 1890
- Gábor Baross – ministro pri komerco en 1889 kaj 1890
- Tamás Péchy – ministro pri transporto kaj laboro ĝis 1880, poste Gyula Szapáry nur 10 tagojn, poste Pál Ordódy ĝis 1882, poste Gábor Kemény ĝis 1886, poste Béla Orczy kvaronjaron, fine Gábor Baross
- Ágoston Trefort – ministro pri religio kaj eduko ĝis 1888, poste Gábor Baross monaton, fine Albin Csáky
- Petar Pejačević senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio ĝis 1876, poste Kálmán Bedekovich ĝis 1889, fine Emerik Josipović
Fontoj
redakti- [1] hungare
- [2] hungare
- hungare
- hungare Arkivigite je 2014-12-13 per la retarkivo Wayback Machine