Grafo Petar Pejačević, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Pejacsevich Péter estis kroata-hungara politikisto, ministro.

Petar Pejačević
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1804 (1804-02-20)
en Bratislavo
Morto 15-an de aprilo 1887 (1887-04-15) (83-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Reĝlando Kroatio
Familio
Patro János, Graf Pejácsevich de Veröcze
Patrino Catharina Jankovics de Daruvár
Infanoj Ladislaus von Pejacsevich • Ludvina Gräfin Pejácsevich de Veröcze • Nikolaus Graf Pejacsevich von Verőcze
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Petar Pejačević [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1804 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 15-an de aprilo 1887 en Aŭstrio-Hungario en Vieno.

Biografio redakti

Petar Pejačević lernis juron en Vieno, poste li eklaboris en la ŝtata administrado. Dum la Hungara revolucio de 1848 li ne konsentis pri atako de Josip Jelačić, tial lia posteno estis forprenita. Inter 1851 kaj 1859 li estis ĉefdepartementestro, ankaŭ poste kun interrompoj ĝis 1869. Inter 1871 kaj 1876 li estis senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio. Li estis ankaŭ ĉambelano, interna sekreta konsilisto kaj membro de la hungara senato.

Fontoj redakti