Malfermi la ĉefan menuon

BALOGH Péter (balog) estis rumanuja hungara skulptisto naskita en Mişca (Chişlaz) la 30-an de julio 1920 kaj mortinta en Bukareŝto la 4-an de marto 1994.

BiografioRedakti

En 1941 Péter Balogh laboris en porpentrista lernejo de Nagybánya; inter 1941-1943 li studis en Budapeŝto en Industriarta lernejo, kie lia majstro estis Ohmann Béla. Inter 1948-1953 li studis en Belarta Altlernejo Nicolae Grigorescu de Bukareŝto, kie lia majstro estis Boris Caragea. Li definitive loksidiĝis en Bukareŝto kaj inter 1953-1956 li estis profesoro en la katedro de skulptado de la sia iama altlernejo.

FontoRedakti