BOKOR Péter rumane Petre Bokor, france Pierre Bokor, estas hungara, rumana teatro- kaj filmreĝisoro, rumana verkisto kaj tradukisto el la hungara lingvo. Li naskiĝis en Kluĵo la 24-an de majo 1940 kaj mortis la 26-an de aprilo 2014 en ?. Li estas la filo de Anna Méliusz.

Péter Bokor
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1940 (1940-05-24)
en Kluĵo
Morto 26-an de aprilo 2014 (2014-04-26) (73-jaraĝa)
en Edmontono
Lingvoj rumanahungara vd
Loĝloko KanadoKanbero vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Alma mater I. L. Caragiale National University of Theatre and Film vd
Familio
Patrino Anna Méliusz vd
Profesio
Okupo verkisto • reĝisoro • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Péter Bokor unue preparis sin por aktoro, sed ĉesis kaj li finis reĝisoradon en Bukareŝto kaj inter 1970 kaj 1978 li estis kunlaboranto de la elsendo en la hungara lingvo de la Rumana Televido kaj ano kaj artdirektoro de la teatro de Braŝovo. En 1978 li elmigris en Kanadon, kie li laboris en teatroj franclingvaj. En 1989 li establis en Kanbero (Aŭstralio) la Studioteatron, kies ĝis 1991 li estis artgvidanto. Ekde 1991 li denove reĝisoris en teatroj de Rumanujo.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti