Péter Kiss [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Péter estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, inĝeniero.

Péter Kiss en 2008

Péter Kiss [1] naskiĝis la 11-an de junio 1959 en Celldömölk. Li mortis la 29-an de julio 2014 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Kiss abiturientis en Szombathely en 1977, poste li plulernis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, kie li akiris diplomon en 1987. Li aliĝis al la komunistoj en 1980, poste li ricevis partiajn taskojn kun postenoj. Li estis parlamenta deputito inter 1992 kaj 2014, ministro pri laboro inter 1995 kaj 1998. En 2002 li denove estis ministro pri laboro, en la sekva jaro senpostena ministro. En 2006 li denove estis ministro pri laboro, en la sekva jaro denove senpostena ministro ĝis 2010. Li ofte havis ankaŭ diversajn partiajn postenojn. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.

Fontoj redakti