Péter Olajos [olajoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Olajos Péter estas hungara kemiisto, konservativa, verda politikisto.

Péter Olajos
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1968 (1968-04-18) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemia inĝeniero
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Péter Olajos[1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1968 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Péter Olajos akiris bakalaŭron pri kemio en 1990 en Universitato de Veszprém, pliajn diplomojn MA en 1992, MSc en 1993 en Parizo, respektive en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Inter 1994-2000 li havis valorajn postenojn en signifa hungara partio, baldaŭ li finis kurson de Eŭropa Parlamento. Inter 2004–2009 li estis membro de la Eŭropa Parlamento apartenanta al Eŭropa Popola Partio, poste li havis altajn postenojn en la Dua Kabineto Orbán ĝis 2011. Li respondecis pri klimata politiko, pura energio kaj verdaj instalaĵoj. Li havis edzinon.

Liaj kontribuoj

redakti
  • Konzervatív zöldség. Politikáról, gazdaságról jövő időben (2011)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti