Pădureni (Chișineu-Criș)
Pădureni [pədurenj] (hungare: Erdőhegy [erdohedj]) estas vilaĝo en Rumanio nord-nordoriente de Arad. Administre ĝi apartenas al Chișineu-Criș.
Pădureni | |
---|---|
Vilaĝo | |
kvartalo | |
Lando | Rumanio |
Distrikto | distrikto Arad |
Alinome | Erdőhegy (hungare), Erdeiș (rumane) |
Komunumo | Chișineu-Criș |
Iama hungara departemento | Arad |
Poŝtkodo | 315100 |
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 2 394 loĝantojn (hungaroj, rumanoj).
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estas en 1394. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Arad (reĝa departemento)).
Famuloj
redaktiEn la iama Erdőhegy naskiĝis:
- hungara matematikisto Ferenc Kerekes
- hungara episkopo Béla Boros
- hungara aktoro Szeréna Fáy.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18., 1993–2004, Budapest.