Béla Boros (episkopo)

Dr. Béla Boros [boroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boros Béla estis hungara pastro, ĉefepiskopo, preposto, teologia profesoro.

Béla Boros [1] Arkivigite je 2012-08-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de septembro 1908 en Hungara reĝlando en Erdőhegy (nuntempa Pădureni (Chișineu-Criș) en Rumanio). Li mortis la 6-an de junio 2003 en Timișoara.

Biografio redakti

Béla Boros frekventis gimnaziojn en Arad kaj Timișoara, poste li lernis teologion en Romo, kie li doktoriĝis en 1932. Li pastriĝis post 2 jaroj, poste li ekinstruis en seminario de Timișoara, kie li estis ankaŭ prefekto (1934–1948), eĉ rektoro (1946–1951). En 1948 li estis sekrete nomumita titulara episkopo en Bukareŝto. Rumanio ne agnoskis episkopujon de Timișoara, Béla Boros estis arestita, poste kondamnita je ĝismorta trudlaboro en 1951. Tamen li liberiĝis en 1964, poste li estis helpopastro. En 1992 li pensiuliĝis. En 1990 Johano Paŭlo la 2-a nomumis lin titulara ĉefepikopo kaj ĉefpreposto. Li neniam ricevis rehabiliton. Li ricevis hungaran premion en 1994. Lia tombo situas en Katedralo Sankta Georgo (Timișoara).

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Doctrina de Haereticis apud S. Gregorium magnum (1932) - disertaĵo

Fontoj redakti