Republic P-47 Thunderbolt

(Alidirektita el P-47)

La Republic P-47 Thunderbolt estas usona ĉasaviadilo, kiun oni uzis dum la Dua Mondmilito. Kiel ĉefa ĉasaviadilo kun North American P-51 Mustang, P-47 batalis en la Eŭropa fronto kaj ĉefe partoprenis en la eskortaj misioj dum la bombado de Eŭropo kaj grundaj atakoj antaŭ la Operaco Overlord.

Republic P-47 Thunderbolt
Republic P-47N.
Republic P-47N.
Tipo: Ĉasaviadilo, Ĉasbombaviadilo
Fabrikanto: Republic Aviation
Unua flugo: 6-an de majo 1941
Enkonduko: Novembro 1942
en Usona Armea Aerforto (USAAF)
Uzanto: Usona Armea Aerforto (USAAF)
Reĝa Aerarmeo (RAF)
Franca Aerarmeo
Produktperiodo: 1941-1945
Produktkvanto: 15,636
vdr

Kiel ĉefa militaviadilo de Usona Armea Aerforto P-47 sukcese faris sian rolojn, ambaŭ ĉasaviadilo kaj ĉasbombaviadilo. Danke al famo en dua mondmilito, La Fairchild Republic A-10 Thunderbolt II, moderna atakaviadilo de Usona Aerarmeo sukcedis nomon de P-47.

Historio redakti

 
Tri P-47N, 1945.

La P-47 estis prilaborita por anstataŭi ĉasaviadilon de Republic Aviation, Seversky P-35. Unue Republic Aviation prezentis XP-47 kaj XP-47A, sed tuj dezajnoj ne adaptiĝis en USAAC. Tiam Republic Aviation proponis XP-47B kun plilarĝita korpo. XP-47B estis elektita de USAAF kaj debutis en 1942. P-47 estis peza, pli ol aliaj ĉasaviadiloj kiel Lockheed P-38 LightningCurtiss P-40 Warhawk, Brita Supermarine Spitfire.

La unu el teknikaj specialaĵoj de P-47 estas ĝia motoro. La motoro de P-47, aermalvarmiĝita piŝtmotoro Pratt & Whitney R-2800 estis kun aer piŝtmotoro kun turboŝaltilo, kiu estis simila kiel motoro de bombaviadilo. La teknikoj de turboŝaltilo plibonigis rendimenton kaj manovron de P-47 en superalta rapideco, kaj ebligis krei altan rapidon dum la aerbatalo. La P-47 ofte partoprenis en la eskorto de bombaviadiloj kiel B-17 kaj B-24, kaj batalis kun germanaj ĉasaviadiloj. P-47 ofte survivis en la peza damaĝo danke al peza kiraso. Operaciante la P-47, pluraj flug-asoj kiel kolonelo Francis Gabreski kaj Robert. S. Johnson gajnis venkon en aerbatalo.

La alta kredidenco ankaŭ helpis P-47 en grundaj misioj. P-47 ankaŭ aktive partoprenis en la grundaj atakoj kontraŭ germanaj terarmeoj en Francio. Dum kaj post la Invado en Normandio, P-47 oferis aeran helpon por aliancanaj fortoj kaj sukcese detruis multajn germanajn tankojn kaj veturilojn.

Post la milito, P-47 estis oferiĝitaj al pluraj eŭropaj landoj, inkluzive Italio kaj Jugoslavio. Last P-47 retiriĝis en 1966, el Perua Aerarmeo.

Variantoj redakti

  • P-47B : Unua produktita versio de P-47.
  • P-47C : Pliboniĝita kaj Modifiĝita versio de P-47.
  • P-47D (Produktnomo el Republic) / P-47G (Produktnomo el Curtiss) : Bobelsupra versio de P-47C.
  • P-47M : Modifiĝita versio de P-47D.
  • P-47N : Eskorta ĉasaviadilo por Boeing B-29 Superfortress. Last modelo de P-47.

Teknikaĵo redakti

Diametroj
P-47D
Longo 11.00m (36ft 1in)
Alto 4.47m (14ft 8in)
Enverguro 12.42m (40ft 9in)
Povumo
Povejo Pratt & Whitney R-2800
Maksimuma rapido 697km/h (433mph)
Flugdistanco 2,900km en ferrio (1,800mi), 1,290km en ferrio (800mi)

Vidu ankaŭ redakti