PSR B1257+12 D
PSR B1257+12 D estas ebla ekstersunsistema nanplanedo je 980 lumjarojn ĉe la konstelacio de Virgo. Oni kredas ke estas nanplanedo kiu orbtas ĉirkaŭ PSR B1257+12 je 2,6 AU averaĝe kaj kun orbita periodo de 3,5 jaroj.
PSR B1257+12 D | |
---|---|
![]() | |
Artista bildo de la nanplanedo PSR B1257+12 D | |
Gepatra stelo | |
Stelo | PSR B1257+12 |
Spektroklaso | Pulsaro |
Konstelacio | Virgo |
Rekta ascensio (α) | 13h 00m 01s |
Deklinacio (δ) | +12° 40′ 57″) |
Distanco | 980 lj 300 pc |
Maso | 1,4 M☉ |
Orbitaj elementoj | |
Granda duonakso (a) | ~2,6 AU |
Orbita periodo (P) | ~3,5 j |
Fizikaj ecoj | |
Maso (m) | 0,0004 M⊕ |
Informo pri malkovro | |
Dato | 2002 |
Malkovristoj | Aleksander Wolszczan |
Metodo | Pulsar-mezurado |
Loko | ![]() |
Situacio | Publikigita |
MalkovroRedakti
Origine, dum 1996, estis anocita ebla Saturn-simila (100 Termasoj) gasgiganto ĉirkaŭ la pulsaro je distanco de 40 AU. Tamen, la malkovro ne estis konkluda kaj estis poste malakceptita. Nun astronomoj pensas ke temas pri nanplanedo.
La objekto estas tiom malgranda ke eĉ ne estas konsiderata kiel planedo, sed kiel la unua ekstersunsistema nanplanedo simile al la objektoj de Kujper-zono en nia Sunsistemo. Eble ĝi estas la plej granda membro de granda kvanto el nanplanedoj ĉirkaŭ la pulsaro.
Eksteraj ligilojRedakti
- PSR 1257+12 D. Extrasolar Visions. Alirita 16 December 2008. Arkivigite je 2012-03-01 per la retarkivo Wayback Machine