Paŭlo Yi Do-gi (koree: 이도기 바오로; naskiĝis en 1743 en Cheongyang, Koreio; mortis la 24-an de julio 1798 en Jeongsan) – korea martiro, beatigita en Katolika Eklezio.

Sankta
Paŭlo Yi Do-gi
Persona informo
이도기 바오로
Naskiĝo 1-an de januaro 1743 (1743-01-01)
Morto 24-an de julio 1798 (1798-07-24) (55-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Yi Do-gi en sia familia loko renkontiĝis kun katolika kredo kaj iĝis kristano. Post kelka tempo translokiĝis kun la familio al Jeongsan, kie okupiĝis pri farado de ceramikaĵoj.

En 1797 en Koreio komenciĝis reprezalioj de katolikoj. Foje al Paŭlo Yi Do-gi alvenis najbaro, kiu minacis, ke denuncos lin al polico, ke li estas gvidanto de lokaj katolikoj. Timigita edzino de Paŭlo provis lin inklini al fuĝo, sed li rifuzis. La 8-an de julio estis arestita. En la hejmo persekutantoj trovis krucon kaj kelke da religiaj libroj. Plurfoje estis torturata, por ke li rezignu pri sia kredo kaj perfidu restadlokon de aliaj kristanoj. Oni ankaŭ proponis al li oficialan postenon. Malgraŭ ĉio li restis senfleksebla. Pereis kiel martiro.

Paŭlo Yi Do-gi estis beatigita de la papo Francisko la 16-an de aŭgusto 2014 en grupo de 124 koreaj martiroj.

Li estas rememorigata la 31-an de majo kun la grupo de 124 koreaj martiroj.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti