Magdalena Yi Yŏng-hŭi

Sankta Magdalena Yi Yŏng-hŭi (koree: 이영희 막달레나) (naskiĝis en 1809 en Koreio, mortis la 20-an de julio 1839 en Seulo) – korea martirino, sanktulino de Katolika Eklezio.

Sankta
Magdalena Yi Yŏng-hŭi
Persona informo
이영희 막달레나
Naskiĝo 30-an de novembro 1807 (1807-11-30)
en Koreio
Morto 20-an de julio 1839 (1839-07-20) (31-jaraĝa)
en Seulo
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per senkapigo vd
Religio katolika eklezio vd
Familio
Patrino Magdalene Hŏ Kye-im vd
Gefratoj Barbara Yi Chŏng-hŭi vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Magdalena Yi Yŏng-hŭi naskiĝis en malriĉa, sed nobla familio. Ŝia patrino Magdalena Hŏ Kye-im, pli aĝa fratino Barbara Yi Chŏng-hŭi kaj onklino Teresa Yi Mae-im estis katolikoj, sed ŝia patro estis pagano malamanta katolikojn, pro tio ili sekrete manifestis sian konfesion. La patro volis ŝin edzinigi al pagano, sed ŝi deziris vivi virgece kaj kontraŭstaris al lia deziro. Decidis fuĝi. Nokte surprenis malnovan veston kaj foriris el la domo kunportante aĵojn, kiujn ŝi ĉiutage uzis. Iris al arbaro kaj vundigis sin tiel ke la sango elfluis. Ŝi ŝprucis per la sango teron kaj vestaĵojn, kiujn forŝiris ĉirkaŭ la vojo. Frumatene iris al Seulo al sia onklino Teresa Yi Mae-im, al kiu ĉion rakontis. Samtempe serĉis ŝin la familio, kaj ŝia patrino estis desperanta. Unu el onkloj trovis en la arbaro sangospurojn kaj ŝiajn vestojn. Oni konstatis, ke ŝi estis disŝirita de tigro. Ŝia patro eĉ dungis kelkajn ĉasistojn por ke ili kaptu la tigron. Post 3 monatoj ŝia patrino ekkonis la veron, kaj pro tio, ke ĉesis montri triston, pro kio la patro orientiĝis, ke ŝi ion scias. Promesis jam ne altrudi al la filino edzecon kaj la edzino ĉion rakontis al li. Li haste de la domo iris al Seulo kaj estis tre feliĉa, ke trovis la filinon sekura en la domo de Teresa Yi Mae-im. Li permesis al ŝi resti en la domo de la onklino en Seulo.

Dum reprezalioj Magdalena Yi Yŏng-hŭi kaj 3 aliaj piaj virinoj (Lucia Kim Nusia, Marta Kim Sŏng-im kaj Teresa Yi Mae-im) mem redonis sin en la manojn de polico. Ŝi estis senkapigita en la ekstermejo malantaŭ Malgranda Okcidenta Pordego kun 7 aliaj katolikoj (Roza Kim No-sa, Marta Kim Sŏng-im, Teresa Yi Mae-im, Anna Kim Chang-gŭm, Johano Baptisto Yi Kwang-nyŏl, Lucia Kim Nusia kaj Maria Wŏn Kwi-im).

Tago de celebrado redakti

La 20-an de septembro (en grupo de 103 koreaj martiroj).

Beatiga kaj kanoniza proceso redakti

Beatigita la 5-an de julio 1925 de la papo Pio la 11-a, kanonizita la 6-an de majo 1984 de Johano Paŭlo la 2-a en grupo de 103 koreaj martiroj.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti