Pacifika nordokcidento

(Alidirektita el Pacifika Nordokcidento)

La Pacifika nordokcidento estas regiono de okcidenta Nordameriko. Okcidente kuŝas la Pacifika Oceano. La regionolimoj ne tre klaras, sed oni ofte opinias ke ĉi regiono ĉesas ĉe la Roka Montaro kaj Idaho oriente, Norda Kalifornio malnorde, kaj laŭopinie eĉ daŭras norde ĝis Alasko kaj Jukono. La tuta regiono havas preskaŭ same dialekton kaj veteron.

Pacifika nordokcidento
Regiono
regiono • U.S. region [+]

LandojUsono, Kanado
- koordinatoj45° 49′ 44″ N, 120° 19′ 20″ U (mapo)45.8288-120.32227Koordinatoj: 45° 49′ 44″ N, 120° 19′ 20″ U (mapo)


Pacifika nordokcidento (Usono)
Pacifika nordokcidento (Usono)
DEC
Pacifika nordokcidento
Pacifika nordokcidento

Map
Pacifika nordokcidento
Vikimedia Komunejo:  Pacific Northwest [+]
vdr
Pacifika nordokcidento el spaco.

Ĝis preskaŭ la 1940 dekjaro, la pli centra regiono havis sian propran lingveton kiu oftege uziĝis de preskaŭ ĉiuj loĝantoj, kiel vera lingvo (aŭ, se solaj vortoj angle, kiel slango). Ĉi lingveto nomiĝis la ĉinuka lingveto, kaj ankoraŭ nuntempe restas en loknomoj, kompaninomoj, lernejumoj, festonomoj, vendataj nomoj ktp. La lingveto estis speciala lingvo kun sia propra gramatiko kaj vortoj, sed preskaŭ mortiĝis de la perforta formoviĝo de la indiĝenanoj kaj la dua militego (inter aliaj aferoj, la registaro premis ke la lingveto estis nur »anglaĉo« kaj oni devis ne paroli ĝin; samkiele ol diversaj ĉinaj lingvoj traktiĝas ĉinlande, ekzemple.)

Ĉar la indiĝenanoj foriĝis tre malfrue ol aliaj regionoj, pli restaĵoj (arto, kulturo ktp) ekzistas kompare. La ĉinuka lingveto ankoraŭ uziĝas nuntempe, sed ege malplie ol antaŭtempe.

Ne interkonfuziĝu pri "Pacifika Nordokcidento" kaj la Nordokcidenta Teritorio (konata ankaŭ kiel Granda Nordokcidento) aŭ la Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado.

La plej grandaj urbegejoj estas Seattle/Tacoma en Vaŝingtonio, kun 3,4 milionoj da loĝantoj;[1] Vankuvero en Brita Kolumbio, kun 2.4 milionoj da loĝantoj;[2] kaj Portlando en Oregono, kun 2,2 milionoj da loĝantoj.[3] Plejparte en Oregono estas la kvarparolantoj de la ĉinuka lingveto.

Ŝlosila politikero en la Pacifika Nordokcidento estas la Kanada–Usona landlimo, kiun Usono kaj Granda Britio kreis kiam la loĝantoj de la regiono estis ankoraŭ ĉefe indiĝenanoj. Se tiu limo ne ekzistus, la historio kaj kulturo de la regiono kredinde estus alia.[4] Ĝenerale, ekzistas kelkaj strangaj politikaĵoj tie inter Usono kaj Kanado, sed multaj loĝantoj opinias ke pli bonus se la tuta regiono estus Kanada (ne estas granda nesameco inter la dialekto kaj kulturo, loĝantoj oftege, kaj antaŭtempe eĉ senpasporte, vizitadas unu la alian landon, kaj ĝenerale Kanado pli bonas politike ktp ol Usono).

Notoj redakti

  1. Best Places to Live in Seattle-Tacoma-Bellevue, Washington Metro Area (WA). Bestplaces.net. Alirita 2010-08-18.
  2. Statistics Canada: Population of census metropoitan areas. Arkivita el la originalo je 2012-05-30. Alirita 2012-10-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-30. Alirita 2021-12-24.
  3. Doing Business In Portland, Oregon. Business.GOV. Arkivita el la originalo je 2009-12-10. Alirita 2012-10-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-12-10. Alirita 2012-10-02.
  4. Coates, Ken S.. (2002) “1. Border Crossings”, Parallel Destinies: Canadian-American Relations West of the Rockies. University of Washington Press, p. 3–5. ISBN 978-0-295-98252-6.