Pakistana Popola Partio

politika partio en Pakistano

La Pakistana Popola Partio (en urdua: پاکستان پیپلز پارٹی‬‎, ofte referencata kiel PPP) estas maldekstra, socialisma progresema politika partio de Pakistano. Aliĝinta en la Socialisma Internacio,[1] ĝia politika filozofio kaj sinteno, en la enlanda politika gamo, estas konsiderata centra-maldekstra, kaj tio supozigas subtenon de publika posedo (ŝtatigo), egalismo, socia justeco, kaj fortan nacian defendon.[2] Ekde sia fondo en 1967, ĝi estis grava kaj influa politika maldekstra forto en la lando kaj la partiestreco estis dominata de membroj de la familio Bhutto.[3] Ties centro de povo kuŝas en la suda provinco Sindo.[4]

Ekde sia formado en 1967, la PPP estis voĉdonita al povo kvin separatajn fojojn (1970, 1977, 1988, 1993, 2008). Ĝi domini la politikon de Pakistano dum la 1970-aj jaroj, tamen ĝi suferis portempan dekadencon dum la Militista Diktatoreco de Zia-ul-Haq. Post la re-establado de la demokratio en 1988, posta la morto de Zia, oni enkondukis du-partian sistemon, kun PPP kaj IJI (poste sukcedita de PML(N)) kiel la du ĉefaj partioj.

NotojRedakti

  1. Asia-Pacific. "Pakistan Peoples' Party, leading the democratic agenda at home, hosts Socialist International meeting in Islamabad". 30a de Majo 2008. The Socialist International. [1] Alirita la 9an de Februaro 2018.
  2. Hassan, Mubashir (2000). "Zulfikar Ali Bhutto: All Power to People! Democracy and Socialism to People!". The Mirage of Power: An inquiry into the Bhutto years, 1971–1977. Oxon: Oxford University Press. pp. 50–90. ISBN 0-19-579300-5.
  3. Malik, Anas (2011), Political Survival in Pakistan: Beyond Ideology, Routledge, p. 44
  4. Das, Suranjan (2001). Kashmir and Sindh : nation-building, ethnicity, and regional politics in South Asia. London: Anthem Press, Das. ISBN 1898855692.