Socialista Internacio
La Socialista Internacio (SI) estas internacia organizaĵo kiu grupigas la socialistajn kaj socialdemokratajn partiojn de la tuta mondo.
Socialista Internacio | ||
---|---|---|
![]() | ||
Fondodato | 3-a de junio 1951 | |
Sidejo | Londono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi sekvas la tradicion de la 2-a Internacio, kiu estis kreita en 1889. La nuna formo kaj organizado naskiĝis en 3-an de junio 1951 post la Dua mondmilito.
La organizaĵon formas ĉefe reformismaj partioj, kaj estis dum la komencoj forte kontraŭkomunista. En la 70-aj jaroj ĝi forte apogis la reformistajn partiojn en Hispanio kaj Portugalio, post la fino de la respektivaj diktaturoj. En la 80-aj jaroj ĝi apogis la reĝimon de la sandinistoj en Nikaragvo, kaj akceptis plurajn partiojn de la ekskoloniaj landoj. En la 90-aj jaroj la plej grava trajto estis la akcepto de diversaj post-komunistaj partioj, ĉefe en Orienta Eŭropo, sed ankaŭ aliloke, plej karakterize la Demokratoj de Maldekstro (DS) de Italio.
Al la Internacio estas asociita la Partio de la Eŭropaj Socialistoj, la organizaĵo je eŭropunia nivelo, kiu formas relativan plimulton de la Eŭropa Parlamento.
Nuntempe la prezidanto de la Socialista Internacio ekde la jaro 2006 estas Georgios Andrea Papandreu, gvidanto de la Tutgrekia Socialista Movado (PASOK). La antaŭ estis António Guterres de la Socialista Partio de Portugalio.
PartiojRedakti
Jen kelkaj partioj kiuj formas parton de la Socialista Internacio
- Angolo - Popola Movado por la Liberiĝo de Angolo
- Argentino - Unión Cívica Radical kaj Socialista Partio (Argentino)
- Aŭstralio - Aŭstralia Laborista Partio
- Aŭstrio - Socialdemokrata Partio de Aŭstrio
- Belgio - Socialista Partio de Flandrio kaj Partio Socialista de la Franclingva Komunumo de Belgio
- Brazilo - Demokrata Laborista Partio
- Ĉilio - Socialista Partio de Ĉilio
- Danio - Socialdemokraterne
- Domingo - Dominga Revolucia Partio
- Finnlando - Social-Demokrata Partio de Finnlando
- Francio - Socialista Partio
- Germanio - Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD)
- Grekio - Panhelena Socialista Movado
- Hispanio - Hispana Socialista Laborista Partio
- Hungario - Hungara Socialista Partio
- Irlando - Irlanda Laborista Partio
- Israelo - Mapai (Israela Laborista Partio)
- Italio - Demokratoj de Maldekstro
- Japanio - Social-Demokrata Partio
- Meksiko - Partio Revolucia Institucia (PRI), Partio de la Demokratia Revolucio (PRD)
- Maroko - Socialista Unuiĝo de Popolaj Fortoj
- Mozambiko - FRELIMO, Fronto de Liberiĝo de Mozambiko
- Nederlando - Laborista Partio PvdA
- Novzelando - Novzelanda Laborista Partio
- Nikaragvo - Fronto Sandinista de Nacia Liberiĝo FSLN
- Norvegio - Norvega Laborista Partio
- Peruo - Alianza Popular Revolucionaria Americana APRA
- Pollando - Alianco de Demokrata Maldekstrularo
- Portugalio - Socialista Partio de Portugalio
- Puerto-Riko - Independence Party (Puerto-Riko) - Partido Independentista (Puerto-Riko) - Partio de la Sendependeco de Puerto-Riko (PIP)
- Sudafriko - Afrika Nacia Kongreso
- Svislando - Socialisma Partio de Svislando
- Unuiĝinta Reĝlando - Laborista Partio, Sociala Demokrata kaj Laborista Partio de Norda Irlando
- Venezuelo - Demokrata Agado
Ekzistas ankaŭ asociitaj kaj observantaj partioj, kiuj strikte ne formas parton de la Internacio.
Eksiĝitaj partiojRedakti
- Tunizio - Konstitucia Demokratia Kolektiĝo eksiĝita dum la tunizia ribelo en 2011 tri tagoj post la foriro de Ben Ali, 17-an de januaro 2011[1].
Eksteraj ligilojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ angle komunikado de la Internacio socialista