Sociala Demokrata kaj Laborista Partio
La Socialdemokrata kaj Laborista Partio (SDLP, angle Social Democratic and Labour Party) estas nord-irlanda socialdemokratia naciisma politika partio, kiu fondiĝis en 1970. Ĝi baze celas je irlanda unuiĝo, sed ankaŭ malproksimiĝemas al perforta aŭ terura taktiko, kaj elektas uzi laŭkonstitucian, pacigeman rolon.
Socialdemokrata kaj Laborista Partio | |
---|---|
Social Democratic and Labour Party | |
partio | |
Lando | Nord-Irlando |
Partiestro | Colum Eastwood |
Partidirektanto | Catherine Matthews |
Prezidanto | Colin McGrath |
Fondiĝo | 20-a de aŭgusto 1970 |
Fondintoj | Gerry Fitt |
Ĉefa sidejo | 121 Ormeau Road
Belfasto BT7 1SH |
Koloro(j) | |
Ideologio | Socialdemokratio |
Ĉambro de Komunuloj (Nord-Irlandaj sidoj) |
0 / 18 |
Ĉambro de Lordoj |
0 / 778 |
Eŭropa Parlamento (Nord-Irlandaj sidoj) |
0 / 3 |
Nord-Irlanda Asembleo |
11 / 90 |
Lokaj Registaroj en Nord-Irlando |
59 / 462 |
Internacia aliĝo | Socialista Internacio |
Junulara organizaĵo | SDLP Youth |
Retejo | www |
SDLP, fondita de John Hume, estis respondeca pri la ekigo de la Novirlanda Forumo en 1983. Ĝi ankaŭ respondecis pri la komenco de intertraktoj kun la estro de Sinn Féin, Gerry Adams, kiu sufloris kolektivan britan kaj irlandan pac-procedon, kaj nord-irlandan pafĉeson. Tri SDLP-anoj gajnis enirpermesojn al la brita parlamento en la ĝenerala elekto de 1997.
SDLP estas la oficiala socialdemokratia partio en Nord-Irlando, nek la Brita Laborista Partio nek la Irlanda Laborista Partio parteprenas en voĉdonadoj tie.