Dana socialdemokratia partio

La Dana socialdemokratia partio (dane Socialdemokraterne) estas dana politika partio fondita en 1871. Post la parlamentaj elektoj de 2001 ĝi fariĝis la dua plej granda partio, kun 29,1% da la voĉdonoj kaj 52 seĝoj. Post la elekto de 2005, ĝi estas ankoraŭ la dua plej granda partio kun 25,8% (867.350 voĉdonoj) kaj 47 seĝoj. Tiuj rezultoj estis la unua fojo la Socialdemokratoj ne estis la plej populara partio ekde la fino de la Dua Mondmilito. La partio moderne estas estrita per Helle Thorning-Schmidt, kaj ĝi estas membro de la Partio de Eŭropaj Socialistoj kaj la Socialista Internacio. Ĝi havas kvin membrojn el la Eŭropa Parlamento, kaj plimultiĝo da tri post la elekto en 2004. La plimultiĝo estis ĉefe subtenita per la granda nombro da voĉdonintoj, kiuj voĉdonis por eksparatiestro kaj Ĉefministro Poul Nyrup Rasmussen.

Dana socialdemokratia partio
emblemo
partio • socialdemokratia partio
Komenco 15-a de oktobro 1871 vd
Lando(j) Danio vd
Sidejo Frederiksberg
Adreso Christiansborg Slotsplads 1, 1218 København K
Ideologio

socialdemokratio

Ĉefestro(j) Mette FrederiksenHelle Thorning-Schmidt • Mogens Lykketoft • Poul Nyrup Rasmussen vd
Membro de Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj • Progresema Alianco • Laborista kaj Socialista Internacio vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo forening
vdr

En Registaro 1993-2001 redakti

La sociala politiko de la Socialdemokratoj tra la 1990-aj jaroj kaj daŭre en la dudek-unua jarceno engaĝis signifoplenan redistribuon de enspezo kaj la konservadon de granda ŝtata aparato kun kolekte financitaj ĉefaj servoj kiel sanservo, edukado kaj substrukturo.

Socialdemokrate estritaj koalaciaj registaroj (la Konsilantaroj de Poul Nyrup Rasmussen 1, 2, 3, 4) faris sistemon de "fleksebleco kaj sociala sekureco," miksinte fortajn skandinaviajn senlaborecajn gajnojn kun pli laksan regulon de senlaboreco, por ke dungintoj povu pli facile maldungi homojn por kuraĝiĝi ekonomian kreskadon kaj por redukti senlaborecon. Estas postulita, ke homoj daŭre provu restis aktiva parto de la laborforto por ke ili povu ricevi gajnojn se ili perdas iliajn laborpostenojn. Tiu plano pruviĝis sukcesa je redukto de senlaboreco kaj ĝi estas proponita kiel kredinda skemo por aliaj Eŭropaj landoj, kiel Francio.

La Konsilantaroj de Poul Nyrup Rasmussen konservadis parlamentan majoritaton dum la epoko de 1993 al 2001 pro ilia subtenado de la Socialista Popola Partio kaj la Ruĝa-Verda Alianco.

Ĉirkaŭ la fino de la 1990-aj jaroj, komerca pluso de 30 biliono da kronoj (4.9 biliono da usonaj dolaroj) fariĝis malpluso. Por kontraŭlukti tion, la registaro pligrandigis impostojn, restriktante nepublikan konsumadon. La provo de 1998, kiu nomiĝis la Paketo Whitsun (Dane: Pinsepakken pro la sezono en kiu ĝi eldoniĝis, ne estis universale populara kun la voĉdonantaro, kiu eble kontribuis al la venko de la Socialdemokratoj en la parlamenta elekto de 2001.

En Kontraŭeco 2001-Hodiaŭ redakti

Post la venko de la Liberala Partio en la elekto de 2001, la partia estreco transiris al la eksminstro financa kaj eksterlanda, Mogens Lykketoft. Post alia venko en la elekto de januaro 2005; Lykketoft anoncis sian rezignon kiel partiestro, kaj ĉe elstara kongreso la 12-an de marto, estis decidita, ke ĉiuj membroj de la partio voĉdonus en elekto de nova partiestro. La du kontraŭuloj por estreco reprezentis la du sekciojn de la partio, kun Helle Thorning-Schmidt rigardita kiel centra, kaj Frank Jensen rigardita kiel iome pli maldekstra. La 12-an de aprilo, 2005, Helle Thorning-Schmidth estis elektita kiel la nova estro.

Partiestroj de la Socialdemokratoj redakti

  • 1871 - 1872: Louis Pio
  • 1872 - 1873: Carl Würtz
  • 1874 - 1875: Ernst Wilhelm Klein
  • 1875 - februaro 1877: Louis Pio
  • 1877 februaro - julio 1878: Chr. Hørdum
  • 1878 februaro - julio: A.C. Meyer
  • 1878 - 1879: Saxo W. Wiegell
  • 1880 - 1882: Chr. Hørdum
  • 1882 - 1910: P. Knudsen
  • 1910 - 1939: Thorvald Stauning
  • 1939 - 1955: Hans Hedtoft (Alsing Andersen as de-facto leader in 1941-1945)
  • 1955 - 1960: H. C. Hansen
  • 1960 - 1962: Viggo Kampmann
  • 1962 - 1972: Jens Otto Krag (Erling Dinesen as de-facto leader from October 1972 to September 1973)
  • 1973 - 1987: Anker Jørgensen
  • 1987 - 1992: Svend Auken
  • 1992 - 2002: Poul Nyrup Rasmussen
  • 2002 - 2005: Mogens Lykketoft
  • 2005 - : Helle Thorning-Schmidt

Eksteraj ligiloj redakti