Palmira Castellvi de Heider
Ĉi tiu artikolo temas pri esperantisto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Palmyra (apartigilo). |
Palmira CASTELLVI DE HEIDER (naskiĝis 1894 - mortis la 24-an de decembro 1977 en Caracas, Venezuelo) estis kataluna esperantistino, vidvino de germana esperantisto Xavier Heider.
Palmira Castellvi de Heider | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1893 |
Morto | 24-an de decembro 1977 (84-jaraĝa) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio Venezuelo |
Ŝi lernis la lingvon jam en sia junaĝo kaj partoprenis i. a. la 5-an UK en Barcelono (1909), restinte aktiva dum pli ol 60 jaroj.