Blanka papaveto

(Alidirektita el Papaveto blanka)

La blanka papaveto estis lanĉita kiel simbolo de paco por la unua fojo en Anglio en 1933 fare de la Co-operative Women’s Guild (CWG). Ĝi intencas memorfesti ĉiujn viktimojn de militoj, same civilajn kiel armeajn. Depost tiam, ĝi fariĝis simbolo de lukto por la paco en pluraj landoj, ĉefe en la landoj de la Komunumo de Nacioj (angle: Commonwealth).

Dekoracio de blankaj papavetoj.[1]

Historio redakti

La ideo porti blankan papaveton sur sia vestaĵo komencis ĝermi en Anglio en la jaro 1926. La Unua mondmilito kuntrenis la morton de 10 milionoj da soldatoj kaj de miliono kaj duono de civiluloj. La ruĝa papaveto survestiĝis ekde 1921 je la memoro de la soldatoj mortintaj en tiu milito kaj la mono kolektita de gia vendado iris al la fonduso Haig Fund kiu celis doni helpon al la veteranoj kaj al iliaj familioj. La pacisma movado No more War Movement (Ne plu militon movado) proponis anstataŭi la vortojn Haig Fund centre de la papaveto per No more War (Ne(niam) plu milito). Pro la malsukceso de tiu propono, la ideo krei malsaman floron komencis preni formon. La apuda foto montras dekoracion de blanka papaveto kun la pacosigno kaj la vorto 'peace' en ĉiu unuopa floreto.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Noto: Eble esperantistoj proponu ke la blanka papaveto enhavu la vorton 'paco' ankaŭ en multaj aliaj lingvoj: (eo) paco, (nl) vrede, (ru) mir...