La paratuberkulozomalsano de Johne estas infekta malsano de bovoj okazigita de mikobakterio nomita Mycobacterium avium paratuberculosis (MAP).

Temas pri malsano de tutmonda distribuado, kiu tuŝas ĉefe remaĉulojn kaj aldomigitajn kaj naturajn. La datumoj de okazoj kolektitaj de diversaj studoj estas tre variaj depende de la landoj kaj de la uzitaj teknikoj por diagnozo, sed oni ĉirkaŭkalkulas, ke inter 30 kaj 70 % de la ekspluatejoj en ĉefaj landoj pri la produkto de lakto estas atakataj.

La malsano estas karakterizata de longa periodo de inkubacio kaj la simptomoj aperas ĉefe en animaloj de unua aŭ dua naskado. En unua momento la simptomoj observataj estas nespecifaj, kiel povas esti la malgrandigo de la produkto de lakto kaj de la indico de konverto en viando, kaj laŭ la evoluo de la vundo produktita en la intesto konstateblas ĝenerala malbonfartiĝo de la animalo videbla en malbona aspekto de la hararo, iompostioma maldikiĝo kaj apero de diareo dekomence intermita kiu evoluas al kontinua.