Paredes de Coura

Urbeto kaj municipo en Portugalio

Paredes de Coura estas urbo de Portugalio en la centro de la norda Distrikto Viana do Castelo, Norda regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo de la Supra Minho (NUTS III), kun proksimume 1 581 loĝantoj en sia ĉefa urbokerno.

Paredes de Coura
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4940
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 198  (2011) [+]
Loĝdenso 67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 55′ N, 8° 34′ U (mapo)41.912683333333-8.5621805555556Koordinatoj: 41° 55′ N, 8° 34′ U (mapo) [+]
Areo 138,19 km² (13 819 ha) [+]
Paredes de Coura (Portugalio)
Paredes de Coura (Portugalio)
DEC
Situo de Paredes de Coura

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paredes de Coura [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de la samnoma municipo kun 138,19 km² de areo kaj 8 632 loĝantoj (2021); ĝi estas subdividita en 16 "freguesías" (submunicipoj). Limas norde kun la municipoj Valença kaj Monção, oriente kun Arcos de Valdevez, sude kun Ponte de Lima kaj okcidente kun Vila Nova de Cerveira.

La plej alta pinto de la municipo estas en Corno do Bico, je 883 metroj de altitudo, en areo de samnoma protektita pejzaĝo.

Historio

redakti
 
Romanikaj elementoj de la preĝejo de São Pedro de Rubiães.

Jam estis loĝado en prahistoria epoko, kiel atestas kastrumoj en la areo. En la epoko de la Romia Imperio oni konkeris la areon dum la regadoj de la imperiestroj Aŭgusto Cezaro (63 a.n.e.-14 n.e.) kaj Julio Cezaro (100 a.n.e.-44 a.n.e.), inter 26 a.n.e. kaj 19 a.n.e. Post la epoko de la Romia Imperio, suevoj okupis la areon, kion poste dominis visigotoj. Post la islama epoko, la areon konkeris kristanoj inter la 9-a kaj la 10-a jarcentoj. Post la kapto de la areo fare de Vímara Peres (820-873), en 868, oni instalis novan feŭdisman sistemon laŭ kiu senjoroj protektis zonojn kiel terposedantoj. Pro la forta influo de la religiaj ordenoj en la regiono, ĉefe Cister, Sankta Benedikto kaj Sankta Aŭgusteno, oni fondis plurajn preĝejojn, konventojn, monaĥejojn kaj ermitejojn de romanika stilo, el kiuj elstaras la preĝejo de São Pedro de Rubiães.

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro kreskis malrapide el 13 000 en la jarcentkomenco ĝis pinto de 16 000 en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis elmigrado kaj malaltiĝo ĝis nunaj 8 000, do oni perdis ĉirkaŭ duonon.

Submunicipoj

redakti

La submunicipoj de Paredes de Coura estas la jenaj:

 
Fregezioj de Paredes de Coura.
  • Agualonga
  • Bico e Cristelo
  • Castanheira
  • Cossourado e Linhares
  • Coura
  • Cunha
  • Formariz e Ferreira
  • Infesta
  • Insalde e Porreiras
  • Mozelos
  • Padornelo
  • Parada
  • Paredes de Coura e Resende
  • Romarigães
  • Rubiães
  • Vascões

Vidindaĵoj

redakti
  • Kastrumo Cividade do Cossourado aŭ Castro do Monte da Cidade en Cossourado
  • Kastrumo de São Martinho aŭ de Portela da Bustarenga en Coura
  • Iama prizono kaj pilorio de Paredes de Coura
  • Domego Casa Grande kaj kastrumo de Coto de Ouro aŭ de Alto da Cidade en Romarigães
  • Preĝejo kaj parto de la romia vojo de Braga al Tui - 14 mejloŝtonoj -, mezepoka ponto kaj domego Solar das Antas en Rubiães

Fotaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Paredes de Coura en la portugala Vikipedio.