Ponte de Lima

Urbo kaj municipo en Portugalio

Ponte de Lima estas portugala urbo kiu estas ĉe la bordoj de la rivero Lima, en la sudo de la distrikto Viana do Castelo, en la subregiono Alto Minho, kiu apartenas al la Norda regiono. Ĝi havis 2 871 loĝantojn (2011).

Ponte de Lima
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4990
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 43 498  (2011) [+]
Loĝdenso 136 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 8° 35′ U (mapo)41.766666666667-8.5833333333333Koordinatoj: 41° 46′ N, 8° 35′ U (mapo) [+]
Areo 320,25 km² (32 025 ha) [+]
Ponte de Lima (Portugalio)
Ponte de Lima (Portugalio)
DEC
Situo de Ponte de Lima

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ponte de Lima [+]
vdr

Ĝi esas sidejo de la municipo Ponte de Lima kun totala areo de 320 km² kaj 41 169 loĝantoj (2021), subdividita en 39 fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Paredes de Coura, oreiente kun Arcos de Valdevez kaj Ponte da Barca, sudoriente kun Vila Verde, sude kun Barcelos, okcidente kun Viana do Castelo kaj Caminha kaj nordokcidente kun Vila Nova de Cerveira. La punkto plej alta de la municipo estas en la montaro Corno do Bico, en Alto do Gavião, kun 843 metroj de altitudo.

Fine de la 1950aj jaroj, oni debatis pri la nomo de la municipo, ĉu Ponte do Lima aŭ Ponte de Lima. Ĝis 1982, la dokumentoj municipaj ankoraŭ literumis Ponte do Lima, sed iom poste estis jam Ponte de Lima.

Historio

redakti
 
Ponte de Lima.

Homa okupado de la areo jam ekzistis en Mezolitiko, laŭ atestas multaj arkeologiaj trovitaĵoj. La urbo estis grava jam en la epoko de la Romia Imperio kaj havis palacon rilatan al la kortego de la Regno Leono.

La setlejo ricevis foruon en la 12-a jarcento. La grafino Dona Teresa de Leono la 4an de Marto 1125 donis foruon al la urbeto, tiam referita kiel Terra de Ponte. Jam en la 14-a jarcento, D. Pedro la 1-a, konstatante la strategian lokon de Ponte de Lima, ordonis konstrui muregon, tiel ke la fina rezulto estis tipa mezepoka burĝo ĉirkaŭita de muregoj kaj naŭ turoj, de kiuj restas nur du, kelkaj restaĵoj de la ceteraj kaj de la tuta tiama defendostrukturo, kun alirado al la urbeto nur tra ses pordegoj.

La ponto, kiu donis nomon al la tero, akiris ĉiam grandan gravon en la tuta Alto Minho, ĉar ĝi estis la nura sekura trapasejo de la rivero Lima, en tuta ĝia longo, ĝis la fino de la Mezepoko. La primitivan ponton konstruis romianoj, de kiu ankoraŭ restas grava peco sur la dekstra bordo de la rivero Lima.

El la 18-a jarcento la urbo disvolviĝis kaj samtempe ankaŭ la ekdetruo de la murego. Je la prospero, tra la tuta municipo Ponte de Lima, abundis la riĉo de la senjordomoj. Tial Ponte de Lima aligis al natura beleco gotikajn, manieristajn, barokajn, novklasikajn kaj okcentistajn fasadojn.

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro kreskis malrapide kaj konstante el 33 000 en la jarcentkomenco ĝis nunaj 41 000.

Fregezioj

redakti
 

La municipo Ponte de Lima havas la jenajn fregeziojn:

  • Anais
  • Arca e Ponte de Lima (urba)
  • Arcozelo (urba)
  • Ardegão, Freixo e Mato
  • Bárrio e Cepões
  • Beiral do Lima
  • Bertiandos
  • Boalhosa
  • Brandara
  • Cabaços e Fojo Lobal
  • Cabração e Moreira do Lima
  • Calheiros
  • Calvelo
  • Correlhã (urba)
  • Estorãos
  • Facha
  • Feitosa (urba)
  • Fontão
  • Fornelos e Queijada
  • Friastelas
  • Gandra
  • Gemieira
  • Gondufe
  • Labruja
  • Labrujó, Rendufe e Vilar do Monte
  • Navió e Vitorino dos Piães
  • Poiares
  • Refoios do Lima
  • Ribeira (urba)
  • Santa Comba
  • Santa Cruz do Lima
  • Santa Maria de Rebordões
  • São Pedro d'Arcos
  • Souto de Rebordões
  • Seara
  • Serdedelo
  • Vale do Neiva
  • Vitorino das Donas

Vidindaĵoj

redakti
 
Turo de la iamaj muregoj, nome Cadeia Velha (malnova prizono).
  • Lageto de Bertiandos kaj São Pedro de Arco
  • Domo kaj Bieno de Lage
  • Krucmonumento de São Pedro de Arcos
  • Domoj de Outeiro kaj de Pomarchão
  • Palacoj de Calheiros kaj de Curutelo
  • Ponto super la rivero Lima
  • Kapelo de Anjo da Guarda aŭ Padrão de São Miguel
  • Muregoj de Ponte de Lima
  • Domo de Nossa Senhora da Aurora
  • Preĝejo de Misericórdia de Ponte de Lima
  • Penedo de São Simão
  • Turo de Refóios, des Malheiras aŭ de Malheiros
  • Monaĥejo de Refóios do Lima
  • Festoj de Palmito Limiano
  • Muzeoj de Brinquedo Português (portugalaj ludiloj) kaj Rura Muzeo Ponte de Lima

Bildoj

redakti
Ponte de Lima.

Vidu ankaŭ

redakti


Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ponte de Lima en la portugala Vikipedio.