Vila Nova de Cerveira

Urbo kaj municipo en Portugalio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vila Nova de Cerveira (stacidomo).

Vila Nova de Cerveira estas urbo de Portugalio en la nordokcidento de la norda Distrikto Viana do Castelo, Norda regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo de la Supra Minho (NUTS III), kun proksimume 1 432 loĝantoj en sia ĉefa urbokerno.

Vila Nova de Cerveira
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4920
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 253  (2011) [+]
Loĝdenso 85 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 8° 44′ U (mapo)41.933333333333-8.7333333333333 [+]
Areo 109 km² (10 900 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Vila Nova de Cerveira (Portugalio)
Vila Nova de Cerveira (Portugalio)
DEC
Situo de Vila Nova de Cerveira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila Nova de Cerveira [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de la samnoma municipo kun 108,47 km² de areo kaj 8 921 loĝantoj (2021); ĝi estas subdividita en 11 "freguesías" (submunicipoj). Limas nordoriente kun la municipo Valença, oriente kun Paredes de Coura, sudoriente kun Ponte de Lima, sudokcidente kun Caminha kaj nordokcidente kun la hispana regiono Galegio.

La plej alta pinto de la municipo estas en Alto de São Paio, je 638 metroj de altitudo, en la fregezio Loivo. Ĉefa fregezio estas Campos, kie estas la du industriaj zonoj, kiuj disvolvas la tutan municipon kaj eĉ najbarajn municipojn.

La loknomo Vila Nova de Cerveira estas komprenebla kun la signifo Nova Urbeto de Cervejo kaj tiurilate estas en la municipa blazono cervo kun blazoneto inter kornoj.

Historio

redakti
 
La kastelo kaj la urbeto.

Jam estis loĝado en prahistoria epoko, kiel atestas kastrumoj en la areo kaj ĉefe la trezoro de la tombo de la bieno Quinta de Água Branca, kiu estas ekspoziciata en la Nacia Muzeo de Arkeologio. En la epoko de la Romia Imperio oni konkeris la areon dum la regadoj de la imperiestroj Aŭgusto Cezaro (63 a.n.e.-14 n.e.) kaj Julio Cezaro (100 a.n.e.-44 a.n.e.), inter 26 a.n.e. kaj 19 a.n.e., kaj la loĝado pliiĝis, kun ĉefa Arkeologiejo ĉe Lovelhe. Post la epoko de la Romia Imperio, suevoj okupis la areon, kion poste dominis visigotoj. Post la islama epoko, la areon konkeris kristanoj inter la 9-a kaj la 10-a jarcentoj. Post la kapto de la areo fare de Vímara Peres (820-873), en 868, oni instalis novan feŭdisman sistemon laŭ kiu senjoroj protektis zonojn kiel terposedantoj.

Je la aŭtonomeciĝo de la graflando Condado Portucalense, en 1096, la loko akiris landliman gravon, kaj ekestis fortikita kastelo por kontroli la riveron Minjo, kaj ankaŭ defendi kontraŭ eblaj invadatakoj fare ĉu de sudaj islamanoj ĉu de vikingoj laŭ la rivero.

Pro la forta influo de la religiaj ordenoj en la regiono, ĉefe Cister, Sankta Benedikto kaj Sankta Aŭgusteno, oni fondis plurajn preĝejojn, konventojn, monaĥejojn kaj ermitejojn de romanika stilo.

En 1297, D. Denizo la 1-a kaj Fernando la 4-a de Kastilio subskribis la Traktaton de Alcañices, kio fiksis la limon inter la du kristanaj regnoj. De tiam denove la loĝantaro pliiĝis kaj tiukadre aperis la "Vila Nova" (nova urbeto) de Cerveira kun atribuo de Foruo fare de D. Denizo la 1-a en 1321, kaj la konstruado de nova kastelo, por protekti la disvolviĝintan urbeton. El la 17-a kaj 18-a jarcentoj sekvaj militoj rezultis en la pligrandigo de la defendolinioj.

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro kreskis malrapide el 9 000 en la jarcentkomenco ĝis pinto de 11 000 en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis elmigrado kaj malaltiĝo ĝis nunaj 8 000.

Submunicipoj

redakti

La submunicipoj de Paredes de Coura estas la jenaj:

 
Fregezioj de Paredes de Coura.
  • Campos e Vila Meã
  • Candemil e Gondar
  • Cornes
  • Covas
  • Gondarém
  • Loivo
  • Mentrestido
  • Reboreda e Nogueira
  • Sapardos
  • Sopo
  • Vila Nova de Cerveira e Lovelhe


Vidindaĵoj

redakti
 
Pilorio de Vila Nova de Cerveira.
  • Konvento de SanPayo
  • Kastelo de Vila Nova de Cerveira
  • Fuorto de Lovelhe
  • Aquamuseu do Rio Minho
  • Gvatoturo de Lovelhe (17-a jarcento)
  • Preĝejo de Vila Nova de Cerveira
  • Kapeloj de São Sebastião, de Nossa Senhora da Ajuda kaj de Nossa Senhora da Encarnação
  • Pilorio kaj Krucmonumento de Vila Nova de Cerveira
  • Outeiro da Forca (Monteto de la Pendumo)
  • Romia Vilao
  • Monumento al la Herooj de la Duoninsula Milito (kontraŭ francoj)
  • Blazondomo Solar dos Castros
  • Skulptaĵo de Cervo

Fotaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vila Nova de Cerveira en la portugala Vikipedio.