Monção

Urbo kaj municipo en Portugalio

Monção estas portugala urbo en la nordo de la Distrikto Viana do Castelo, en la Norda Regiono de Portugalio (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Supra Minjo.

Monção
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4950
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19 230  (2011) [+]
Loĝdenso 91 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 8° 29′ U (mapo)42.073333333333-8.48Koordinatoj: 42° 4′ N, 8° 29′ U (mapo) [+]
Areo 211,31 km² (21 131 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Monção (Portugalio)
Monção (Portugalio)
DEC
Situo de Monção

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monção [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de municipo Monção de 211,31 km² de areo (tre norda municipo en la distrikto kaj en la lando) kaj 17 818 loĝantoj (2021), subdividita en 24 "freguesias" (submunicipoj). La municipo limas norde kun la hispana regiono Galegio, oriente kun Melgaço, sude kun Arcos de Valdevez, sudokcidente kun Paredes de Coura kaj okcidente kun Valença.

La punkto plej alta de la municipo estas Santo António de Val de Poldros, je 1 114 metroj de altitudo.

Je 2 km estas la hispana municipo galega Salvaterra de Miño, al kiu ligas ponto super la rivero Minjo.

Historio

redakti
 
Castro de São Caetano de Outeiro, freguesia Longos Vales.

La areo estis loĝata el prahistorio, kiel atestas diversaj restaĵoj.[1] De la Ferepoko estas keltaj kastrumoj ligitaj al praktikado de transmigra brutobredado.[2]

En la epoko de la Romia Imperio oni konkeris la areon dum la regadoj de la imperiestroj Aŭgusto Cezaro (63 a.n.e.-14 n.e.) kaj Julio Cezaro (100 a.n.e.-44 a.n.e.), inter 26 a.n.e. kaj 19 a.n.e. De tiu periodo, oni konservas partojn de la romia vojo inter Valença kaj Melgaço, plurajn pontojn, tombojn, fortikaĵojn, kulturon de vitkultivado kaj vinproduktado, elfosadon de mineraloj kaj tiel plu.[3] Laŭ lingvisto José Pedro Machado, la nomo «Monção» devenas de la latina vorto montianus, kun la signifo «montara; montarano».[4] Dume aliaj fakuloj kiek C. Clark[5] kaj Dorothy Quillinan,[6] la nomo devenas de latino mezepoka Mons Sanctum, kun la signifo «Sankta Monto», siavice traduko de iama nomo de la setlejo, Orosion, uzita de grekoj kaj poste de suevoj.[7] Ĉiuokaze la etimologia rilato al monto evidentas.

 
Mezepoka Ponto de Barbeita.

Post la epoko de la Romia Imperio, suevoj okupis la areon, kion poste dominis visigotoj; en tiu epoko oni konstruis prapreĝejojn, kiuj ne restis kaj la tradicion de komunumaj formoj, kio restis iel. Je la invado fare de islamanoj el 711, la teritorio iĝis parto de la limo inter kristnoj kaj islamanoj, kiu aliĝis permanente al la kristana areo komence de la 9-a jarcento, post kelkaj bataloj venkitaj de Don Pelayo (685-737) de la Reĝlando Asturio. En la jaro 812, en Vale de Mouro, apud la rivero Ornese, en Lamas de Mouro, laŭ legendo D. Bernardo del Carpio venkis super fortoj de Ali-Aton, reĝo de Kordovo.[8] Dum la 9-a kaj 10-a jarcentoj vikingoj faris rabadojn kaj atakojn laŭ la rivero Minjo, lasante havenetojn, kaj drakoskulptaĵojn (Monte Prado).

Post la kapto de la areo fare de Vímara Peres (820-873), en 868, oni instalis novan feŭdisman sistemon laŭ kiu senjoroj protektis zonojn kiel terposedantoj. Monção iĝis parto integrita en la Condado Portucalense, kiel unu el la ĉefaj alirejoj al la Regno Galegio kaj grava kerno por komerco kaj liverado al la fronto de la militoj kontraŭislamanaj.

Dum la milito de sendependeco kiu rezultis en la formado de la Reĝlando de Portugalio, partianis kun D. Afonso Henriques kontraŭ la Reĝlando Leono. Pro la forta influo de la religiaj ordenoj en la regiono, ĉefe Cister, Sankta Benedikto kaj Sankta Aŭgusteno, oni fondis plurajn preĝejojn, konventojn, monaĥejojn kaj ermitejojn de romanika stilo.

 
Preĝejo de Longos Vales.

Dum la 13-a jarcento, oni devis rezisti invadon de fortoj de la Reĝlando Leono kadre de la disputo inter D. Afonso la 2-a (1185- 1223) kaj liaj fratinoj, pro kio oni ricevis konfirmon de statuto en 1261 fare de D. Alfonso la 3-a (1209-1248). Kadre de la krizo de 1383-1385, la lokanoj sekvis la ĉeftendencon de la nordo de Portugalio, apogante D. Beatriz de Portugalio (1373-1419) kaj Johano la 1-a de Kastilio (1358-1390) en la sukcedo de la portugala trono. Tiukadre ekestis la legendo de Deu-la-deu Martins, edzino de la lokestro, kiu rompis sirĝon faritan de kastilianoj, ĵetante al ili siajn lastajn manĝaĵojn. Tial ŝi aperas tiusintene en la municipa blazono.[9]

Dum la 15-a jarcento, la lokanoj kaj komercistoj, ricevis privilegiojn helpe al la komerco kun Galegio kaj la tuta landlimo de regionaj produktoj (pano, vino, viando, fiŝoj, salo kaj brutoj) kaj mineraloj (oro, argcento, moneroj, fero kaj ŝtalo). En 1492, dum la lastaj jaroj de la regado de D. Johano la 2-a (1455-1495), tiu estis loko de pasado por la enirado de judoj sefardaj fuĝintaj aŭ forpelitaj fare de la hispana Inkvizicio, kontraŭ pago de imposto, tiel ke restis kelkaj familioj juddevenaj en izolaj vilaĝetoj montaraj, konataj populare kiel "rabudos" (vostuloj) (galega vorto aluda al sekvantoj de rabenoj), kiuj konvertiĝis al kristanismo aŭ estis poste forpelitaj aŭ juĝitaj fare de la portugala Inkvizicio en 1536.[10]

Moderna epoko

redakti
 
Palaco de Brejoeira.

Dum la 17-a jarcento, kadre de la 28 jaroj de la Portugala Restaŭriga Milito, okazis kelkaj militaj konfliktoj en la municipo, ĉefe ĉe la landlimo, pro reciprokaj rabadoj kaj bataletoj inter lokanoj kaj galegoj.[11] Dum la 17-a jarcento, okazis dekomence ankaŭ orimpetego al Brazilo, kio rezultis en forta elmigrado, ĉefe al Minas Gerais, Santa Catarina kaj Mato Grosso, ĉefe de portugaloj el tiu regiono, el kiu multaj lokanoj mem.[12] Dume plue oni plifortigis la defendajn trajtojn de la areo.

Dum la Portugala Enlanda Milito, enter 1832 kaj 1834, tiel kiel en preskaŭ la tuta Nordo de Portugalio, nobeloj kaj lokanoj partianis por Mikaelo (1801-1866) kontraŭ lia frato D. Petro la 1-a (1798-1834), kaj tiukadre svarmis gerilo kontraŭ liberalismo. Dum la sama periodo kaj ĝis la jarcentfino okazis reveno de lokanoj kiuj estis elmigrintaj antaŭ jardekoj al Brazilo. Kiuj sukcesis riĉiĝi, konstruis domojn kun influo de la Kolonia arkitekturo de Brazilo, kun elementoj kaj novklasikaj kaj barokaj, nomitaj surloke kiel domoj de la "emigrantes brasileiros" aŭ de "brasileiros de torna-viagem", de kiuj ankoraŭ nuntempe restis bone konservitaj ekzempleroj.[13]

La Respubliko

redakti
 
Kin-Teatro João Verde.

Pro diversaj politikaj krizoj, la Unua Mondmilito, la pandemio de la nomita hispana gripo kaj kazoj de tuberkulozo, Portugalio suferis fortan ekonomian krizon. En la regiono, krome okazis ankaŭ krizo en la loĝantaro pro alta mortindico en la municipo rilata al pneŭmonio, kaj nova ondo de elmigrado al Francio aŭ Brazilo, ĉefe al la grandurboj São Paulo kaj Rio de Janeiro.

Kiam oni proklamis la diktaturon Estado Novo kaj eksplodis la Hispana Enlanda Milito, la loko centriĝis en la ekonomio de kontrabando kun Galegio, kio pluis ĝis la 1970-aj jaroj, dum aŭtoritatoj starigis tutan sistemon de kontrolo, doganejoj kaj impostopagejoj. Kontrabando okazis ĉefe dumnokte, pere de boatetoj, konataj kiel batelas, por trairi la riveron Minjo, aŭ uzante fortajn sakojn por trairi montojn. Ĉefaj varoj kontrabanditaj estis kafo, sukero, ĉokolado, sapo, tabako, oro, fero, volframo, marfruktoj kaj eĉ pulpo el Galegio.

Dum la 1930-aj jaroj, ĉefe en izolaj lokoj, kelkaj lokanoj akceptis galegajn rifuĝintojn kaj soldatojn, fuĝintajn de la konflikto kaj de la trupoj de la Generalo Franco, dum aliaj estis kaptitaj de la Guarda Fiscal kaj la polico PVDE kaj redonitaj al frankistaj aŭ falangistaj fortoj, kiuj poste enkarcerigis ilin aŭ eĉ mortpafis ilin.[14][15] Reciproke, la hispanaj policanoj redonis al la aŭtoritatoj de la portugala diktaturo portugalajn aktivulojn socialistajn, komunistajn, anarkiistajn kaj sindikatistajn fuĝintojn aŭ enradikiĝintaj en Galegio.

Pro tio ke multaj junuloj evitis partopreni en la Koloniaj Portugalaj Militoj kaj serĉis pli bonajn vivkondiĉojn, okazis nova granda ondo de elmigrado, nome la plej intensa. Ĉu eksterleĝe pagante "passadores" kiuj konis la kontrabandajn vojojn, multaj lokanoj foriris al Francio, Svisio, Germanio, Luksemburgio, Brazilo, Mozambiko, Kanado, Usono kaj eĉ al Aŭstralio. La nuna ekonomio dependas de kultura kaj rura turismo, produktado de vino "albarinho", banlokoj, muzeoj, festoj ktp.

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro kreskis malrapide el 24 000 en la jarcentkomenco ĝis pinto de 28 000 en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis la menciita forta elmigrado kaj malaltiĝo ĝis nunaj 17 000.

Fregezioj

redakti
 

La municipo Monção havas la jenajn fregeziojn:

  • Abedim
  • Anhões e Luzio
  • Barbeita
  • Barroças e Taias
  • Bela
  • Cambeses
  • Ceivães e Badim
  • Lara
  • Longos Vales
  • Mazedo e Cortes
  • Merufe
  • Messegães, Valadares e Sá
  • Monção e Troviscoso
  • Moreira
  • Pias
  • Pinheiros
  • Podame
  • Portela
  • Riba de Mouro
  • Sago, Lordelo e Parada
  • Segude
  • Tangil
  • Troporiz e Lapela
  • Trute

Vidindaĵoj

redakti
 
Turo de Lapela.
  • Kastrumo de São Caetano, de la Ferepoko, en Outeiro, freguesia de Longos Vales.
  • Kastelo de Monção.
  • Palaco de Brejoeira.
  • Preĝejoj de Valadares, de Longos Vales kaj de Ceivães.
  • Banloko Termas de Monção.
  • Turo de Lapela.
  • Ponto de Barbeita.
  • Kin-Teatro João Verde.
  • Dom-Muzeo de Monção (Universidade do Minho)
  • Muzeo de Alvarinho (pri vino).

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. Revista de ciências históricas. [S.l.]: Universidade Portucalense, Departamento de Publicaçoes. 1988
  2. Caminiana. [S.l.: s.n.] 1988
  3. Nuno, Carlos; Martinho, João (2019). «Castro Laboreiro: Investigadores descobrem acampamento militar romano de grandes dimensões». Voz de Melgaço
  4. Infopédia. «Monção | Definição ou significado de Monção no Dicionário Infopédia de Toponímia». Infopédia - Dicionários Porto Editora. Konsultita la 13an de novembro 2021
  5. Clark, C. (2012). Defence Sites: Heritage and Future. Wessex, UK: WIT Press. p. 151. 279 pp. ISBN 1845645901
  6. Quillinan, Dorothy (Wordsworth) (1847). Journal of a Few Months' Residence in Portugal, and Glimpses of the South of Spain. London: E. Moxon. p. 90. 517 pp.
  7. Autarquia 360. «Monção e Troviscoso». concelho.moncao.pt. Konsultita la 13an de novembro 2021
  8. Vieira, José Augusto (1886). O Minho pittoresco. [S.l.]: Livraria de Antonio Maria Pereira
  9. municipa retejo
  10. Carneiro, Maria Luiza Tucci (2005). Preconceito racial em Portugal e Brasil Colônia: os cristãos-novos e o mito da pureza de sangue. [S.l.]: Perspectiva
  11. Guia de Portugal. [S.l.: s.n.] 1924
  12. A idade de ouro do Brasil: dores de crescimento de uma sociedade colonial. [S.l.]: Companhia Editôra Nacional. 1969
  13. Portugueses, Comissão Nacional para as Comemorações dos Descobrimentos (2000). Os Brasileiros de torna-viagem no noroeste de Portugal. [S.l.]: Comissão Nacional para as Comemorações dos Descobrimentos Portugueses
  14. «Melgaço acolheu refugiados de guerra nos anos trinta e Espanha não se esqueceu». O Minho. 12a de decembro 2019
  15. Seixas, Xosé Manoel Núñez; Vila, Pilar Cagiao (2006). O exilio galego de 1936: política, sociedade, itinerarios (galege). [S.l.]: Ediciós do Castro

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Monção (Portugal) en la portugala Vikipedio.