Melgaço estas portugala urbo en la plej norda pinto de la Distrikto Viana do Castelo, en la Norda Regiono de Portugalio (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Supra Minjo.

Melgaço
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4960
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 213  (2011) [+]
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 8° 16′ U (mapo)42.116666666667-8.2666666666667 [+]
Areo 238,25 km² (23 825 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Melgaço (Portugalio)
Melgaço (Portugalio)
DEC
Situo de Melgaço

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Melgaço [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de municipo Melgaço de 238,25 km² de areo (la plej norda municipo en la distrikto kaj en la lando) kaj 7 773 loĝantoj (2021), subdividita en 13 "freguesias" (submunicipoj). La municipo limas norde kaj oriente kun la hispana regiono Galegio, sude kun Arcos de Valdevez kaj okcidente kun Monção.

La punkto plej alta de la municipo estas Giestoso, referencita de lokanoj kiel "O Talefre", nome la 4a plej alta monto de la distrikto Viana do Castelo kaj la 29a plej alta de Kontinenta Portugalio, kun 1335 m de altitudo, en la fregezio Castro Laboreiro e Lamas de Mouro.

Historio

redakti
 
Megalita Nekropolo de Planalto de Castro Laboreiro, Melgaço.

La areo estis loĝata el prahistorio, kiel atestas rokpentraĵoj (Fieiral), nekropolo (Castro Laboreiro), kaj diversaj megalitoj, (Parada do Monte, Cousso e Gave), nome al Neolitiko, Kuprepoko, Bronzepoko, kun restaĵoj de pli ol okdek konstruaĵoj kiel mamoas, dolmenoj, kaj megalitivicoj.[1] De la Ferepoko estas keltaj kastrumoj ligitaj al praktikado de transmigra brutobredado.[2]

En la epoko de la Romia Imperio oni konkeris la areon dum la regadoj de la imperiestroj Aŭgusto Cezaro (63 a.n.e.-14 n.e.) kaj Julio Cezaro (100 a.n.e.-44 a.n.e.), inter 26 a.n.e. kaj 19 a.n.e., kaj la regiono de Melgaço, tiam nomita Melgaci, estis dominita de romianoj, ene de la regiono Gallaecia kaj provinco Hispania Citerior Tarraconensis. Legendoj atribuas estrecon al iu romiigita kelto nome MelgacusMelgaecus. De tiu periodo, oni konservas partojn de la romia vojo inter Valença kaj Melgaço, plurajn pontojn, kiel la Pontoj de Cavada Velha, Peso, Dorna kaj Lamas de Mouro, tombojn, fortikaĵojn, kiuj rezultis en la fondoj de la kasteloj de Melgaço kaj de Castro Laboreiro, kulturon de vitkultivado kaj vinproduktado, elfosadon de mineraloj kaj eĉ restaĵojn de granda kampadejo de pli ol 20 hektaroj kun kapacito por pli ol 10 mil soldatoj, en Lomba do Mouro, en Castro Laboreiro.[3]

Post la epoko de la Romia Imperio, suevoj okupis la areon, kion poste dominis visigotoj; en tiu epoko oni konstruis prapreĝejojn, kiuj ne restis kaj la tradicion de komunumaj formoj, kio restis iel. Je la invado fare de islamanoj el 711, la teritorio iĝis parto de la limo inter kristnoj kaj islamanoj, kiu aliĝis permanente al la kristana areo komence de la 9-a jarcento, post kelkaj bataloj venkitaj de Don Pelayo (685-737) de la Reĝlando Asturio. En la jaro 812, en Vale de Mouro, apud la rivero Ornese, en Lamas de Mouro, laŭ legendo D. Bernardo del Carpio venkis super fortoj de Ali-Aton, reĝo de Kordovo.[4] Dum la 9-a kaj 10-a jarcentoj vikingoj faris rabadojn kaj atakojn laŭ la rivero Minjo, lasante havenetojn, kaj drakoskulptaĵojn (Monte Prado).

 
Mezepoka timpano de la preĝejo de Melgaço.

Post la kapto de la areo fare de Vímara Peres (820-873), en 868, oni instalis novan feŭdisman sistemon laŭ kiu senjoroj protektis zonojn kiel terposedantoj. Melgaço iĝis parto integranta de la Condado Portucalense, kiel unu el la ĉefaj alirejoj al la Regno Galegio kaj grava kerno por komerco kaj liverado al la fronto de la militoj kontraŭislamanaj. Poste, inter 1144 kaj 1145, maŭroj okupis la kastelon de Castro Laboreiro, kion rekonkeris unu jaron poste de la trupoj estritaj de D. Afonso Henriques (1109-1185).

Dum la milito de sendependeco kiu rezultis en la formado de la Reĝlando de Portugalio, Melgaço kaj Castro Laboreiro partianis kun D. Afonso Henriques kontraŭ la Reĝlando Leono, kaptante la kastelon de Castro Laboreiro helpe de lokanoj kaj de benediktaninoj de Paderne. Poste oni ekkonstruis la kastelon de Melgaço en 1170, helpe de la monaĥejoj de Longos Vales kaj Fiães. Oni ricevis la unuan foruon en 1183, similan al tiu de la galega feŭdo de Ribadavia, kaj la loko iĝis la plej norda punkto de la lando kaj de la landlimo.[5] La forta influo de la religiaj ordenoj en la regiono, ĉefe Cister, Sankta Benedikto kaj Sankta Aŭgusteno, oni fondis plurajn preĝejojn, konventojn, monaĥejojn kaj ermitejojn de romanika stilo.

 
Ĉefturo de la Kastelo de Melgaço.

Dum la 13-a jarcento, oni devis rezisti invadon de fortoj de la Reĝlando Leono kadre de la disputo inter D. Afonso la 2-a (1185- 1223) kaj liaj fratinoj, pro kio oni ricevis konfirmon de statuto en 1211. Post la batalo, pro la kresko ekster la unuaj defendolinioj, dum la regado de D. Sanĉo la 2-a (1209-1248) kaj denove kun financa helpo de la Monaĥejo de Fiães, oni ekkonstruis la muregon de la urbeto, kiel rimedo kontraŭ estontaj invadoj de leonaj fortoj.

Dum la 14-a jarcento, okazis diversaj gravaj aferoj: el 1361 la trafiko inter Portugalio kaj Galegio estis farita nepre pere de pago kaj paso tra Melgaço, kaj tiukadre oni starigis leprulejon ĉe la landlimo, por eviti la riskon de kontaĝo de malsanoj, kaj montrante la gravon ke jam oni komprenis tiam prie. Kadre de la krizo de 1383-1385, la lokanoj sekvis la ĉeftendencon de la nordo de Portugalio, apogante D. Beatriz de Portugalio (1373-1419) kaj Johano la 1-a de Kastilio (1358-1390) en la sukcedo de la portugala trono. Tiukadre okazis komence de 1387, intensa sieĝo al la urbeto, regata de la kastelestro de Melgaço kaj senjoro de Fornelos Álvaro Pais Sotto-Maior (1335-?), fare de portugalaj trupoj estritaj de D. João de Avis (1357-1433), dum du monatoj ĝis la venko de la apogantoj de la estonta reĝo D. Johano la 1-a. Postaj senjoroj de la loko estis de la familio Kastro, de kiu devenis Agnesa de Kastro (1325-1355).

 
Detalo de la preĝejo kaj konvento de Paderne.

Dum la 15-a jarcento, la lokanoj kaj komercistoj de Melgaço kaj Castro Laboreiro, ricevis privilegiojn helpe al la komerco kun Galegio kaj la tuta landlimo de regionaj produktoj (pano, vino, viando, fiŝoj, salo kaj brutoj) kaj mineraloj (oro, argcento, moneroj, fero kaj ŝtalo). En 1492, dum la lastaj jaroj de la regado de D. Johano la 2-a (1455-1495), Melgaço estis unu de kvin lokoj de nepra pasado por la enirado de judoj sefardaj fuĝintaj aŭ forpelitaj fare de la hispana Inkvizicio, kontraŭ pago de imposto, tiel ke restis kelkaj familioj juddevenaj en izolaj vilaĝetoj montaraj, konataj populare kiel "rabudos" (vostuloj) (galega vorto aluda al sekvantoj de rabenoj), kiuj konvertiĝis al kristanismo aŭ estis poste forpelitaj aŭ juĝitaj fare de la portugala Inkvizicio en 1536.[6] Dum la regado de D. Manuelo la 1-a (1469-1521), oni konstruis imponajn blazondomojn, kiel tiuj de Quinta da Calçada kaj de Quinta do Reguengo, en la regiono vinprodukta kaj agrikultura de Melgaço; kaj patronite de la reĝino D. Leonor (1498-1558) oni kreis la Santa Casa da Misericórdia de Melgaço, kun hospitalo por la loĝantaro.

Moderna epoko

redakti

Dum la 17-a jarcento, kadre de la 28 jaroj de la Portugala Restaŭriga Milito, okazis kelkaj militaj konfliktoj en la municipo, ĉefe ĉe la landlimo de la rivero Trancoso, ĉe la kastelo de Castro Laboreiro, pro reciprokaj rabadoj kaj bataletoj inter lokanoj kaj galegoj.[7] Tiukadre, en 1641, 1657 kaj 1666 la kastelo de Melgaço suferis damaĝojn pro hispanaj atakoj, pro kio oni turnis al intervenoj kaj arkitekturaj kaj militaj. Dum la 17-a jarcento, okazis dekomence orimpetego al Brazilo, kio rezultis en forta elmigrado, ĉefe al Minas Gerais, Santa Catarina kaj Mato Grosso, ĉefe de portugaloj el tiu regiono, el kiu multaj devenaj de Melgaço mem.[8] Dume plue oni plifortigis la defendajn trajtojn de la areo.

 
Fontano de Sankta Johano Baptista..

La 9an de junio 1808, dum la unua franca invado, post la fuĝo de la princa reganto Johano kaj de la portugala kortego al Brazilo antaŭ minaco de dua franca invado estrita de la Marŝalo Soult tra la regiono Minho, lokanoj estritaj de António Maria Mosqueira de Lira, galego opozicianta al francoj en Hispanio, Caetano José de Abreu Soares, portugala kavaliro de la Ordeno de Sant'Iago da Espada, Filipe António de Freitas Machado, kaj António de Castro Sousa Meneses Sarmento, reagis al peto de la princo Johano, kaj proklamis la sendependecon de Portugalio kaj la rajto portugala kontraŭ Napoleono.[9] La konflikto pluis ĝis deflankiĝo fare de Matias de Sousa e Castro, kiu devis fuĝi.

Preskaŭ tri dek jarojn poste, dum la Portugala Enlanda Milito, enter 1832 kaj 1834, tiel kiel en preskaŭ la tuta Nordo de Portugalio, nobeloj kaj lokanoj en Melgaço partianis por Mikaelo (1801-1866) kontraŭ lia frato D. Petro la 1-a (1798-1834), kaj tiukadre svarmis gerilo kontraŭ liberalismo, ĉefe estritaj de lokaj banditoj Tomás das Quingostas (1808-1839)[10] kaj Domingos Bailão.[11]

Dum la sama periodo kaj ĝis la jarcentfino okazis reveno de lokanoj kiuj estis elmigrintaj antaŭ jardekoj al Brazilo. Kiuj sukcesis riĉiĝi, konstruis domojn kun influo de la Kolonia arkitekturo de Brazilo, kun elementoj kaj novklasikaj kaj barokaj, nomitaj surloke kiel domoj de la "emigrantes brasileiros" aŭ de "brasileiros de torna-viagem", de kiuj ankoraŭ nuntempe restis bone konservitaj ekzempleroj kiel Vila Solheiro, en Galvão, Vila e Roussas, aŭ Casa Branca kaj Casa Azul, en Cristóval.[12]

La Respubliko

redakti
 
Internacia Ponto de São Gregório, en Melgaço, en poŝtkarto de la komenco de la 20-a jarcento.

Je la kreado de la Banloko de Peso, Melgaço ekaltiris vizitantojn de la tuta Nordo de Portugalio, de Galegio, kaj eĉ de Lisbono, kio rezultis en disvolvigo de la loka ekonomio (hoteloj kaj eĉ la unua "animatografo" en la regiono. Post la proklamo de la Respubliko (5a de Oktobro 1910), oni plialtigis kelkajn konstruaĵojn de Melgaço al kategorio de Naciaj Monumentoj, kiel la Kapelo de Nossa Senhora da Orada aŭ la Kastelo de Melgaço. Dum la partopreno de Portugalio en la Unua Mondmilito, 73 junuloj de Melgaço estis elsenditaj al Brest kaj poste al Flandrio, enkadritaj en la konata kiel Brigada do Minho. El ili, dek mortis ĉu pro malsano ĉu pro batalo, nome en la batalo de La Lys, kaj estis entombigitaj en la Milita Portugala Tombejo de Richebourg, kaj naŭ estis kaptitaj kaj forportitaj al koncentrejoj en Germanio, kie ili restis ĝis la militfino.[13]

Pro diversaj politikaj krizoj, la Unua Mondmilito, la pandemio de la nomita hispana gripo kaj kazoj de tuberkulozo, Portugalio suferis fortan ekonomian krizon. En la regiono, krome okazis ankaŭ krizo en la loĝantaro pro alta mortindico en la municipo rilata al pneŭmonio, kaj nova ondo de elmigrado al Francio aŭ Brazilo, ĉefe al la grandurboj São Paulo kaj Rio de Janeiro.

 
Lima Policejo de São Gregório, en Melgaço.

Kiam oni proklamis la diktaturon Estado Novo kaj eksplodis la Hispana Enlanda Milito, la loko centriĝis en la ekonomio de kontrabando kun Galegio, kio pluis ĝis la 1970-aj jaroj, dum aŭtoritatoj starigis tutan sistemon de kontrolo, doganejoj kaj impostopagejoj en Paranhão (Penso), São Martinho (Alvaredo), São Marcos (Alvaredo), Mourentão (Prado), Porto Vivo (Chaviães), Porto Paços (Paços), Cevide (Cristóval), Pousa Foles (Fiães), Porto Carreiro (Fiães), Alcobaça (Fiães), Castro Laboreiro, Portelinha (Castro Laboreiro), Ameijoeira (Castro Laboreiro) kaj São Gregório (Cristóval). Kontrabando okazis ĉefe dumnokte, pere de boatetoj, konataj kiel batelas, por trairi la riveron Minjo, aŭ uzante fortajn sakojn por trairi montojn. Ĉefaj varoj kontrabanditaj estis kafo, sukero, ĉokolado, sapo, tabako, oro, fero, volframo, marfruktoj kaj eĉ pulpo el Galegio.

Dum la 1930-aj jaroj, ĉefe en izolaj lokoj, kelkaj lokanoj akceptis galegajn rifuĝintojn kaj soldatojn, fuĝintajn de la konflikto kaj de la trupoj de la Generalo Franco, foje kun helpo de la Komunista Partio de Portugalio, dum aliaj estis kaptitaj de la Guarda Fiscal kaj la polico PVDE kaj redonitaj al frankistaj aŭ falangistaj fortoj, kiuj poste enkarcerigis ilin aŭ eĉ mortpafis ilin.[14][15] Reciproke, la hispanaj policanoj redonis al la aŭtoritatoj de la portugala diktaturo portugalajn aktivulojn socialistajn, komunistajn, anarkiistajn kaj sindikatistajn fuĝintojn aŭ enradikiĝintaj en Galegio.

 
Akvo de Melgaço, nuna enzpezofonto.

Je la Dua Mondmilito, la produktado de volframo iĝis unu el ĉefaj enspezofontoj en la municipo, ĉefe en Seara, en Castro Laboreiro, dum la lokanoj de Melgaço kontrabandis la valoran mineralon.

Pro tio ke multaj junuloj evitis partopreni en la Koloniaj Portugalaj Militoj kaj serĉis pli bonajn vivkondiĉojn, okazis nova granda ondo de elmigrado, nome la plej intensa. Ĉu eksterleĝe pagante "passadores" kiuj konis la kontrabandajn vojojn, multaj lokanoj foriris al Francio, Svisio, Germanio, Luksemburgio, Brazilo, Mozambiko, Kanado, Usono kaj eĉ al Aŭstralio. La nuna ekonomio dependas de kultura kaj rura turismo, produktado de vino "albarinho", banloko, komercigo de akvo, riskaj sportoj (rafting), muzeoj, festoj ktp.

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro kreskis malrapide el 15 000 en la jarcentkomenco ĝis pinto de 18 000 en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis la menciita forta elmigrado kaj malaltiĝo ĝis nunaj 7 000, do oni perdis pli ol duonon.

Fregezioj

redakti
 

La municipo Melgaço havas la jenajn fregeziojn:

  • Alvaredo
  • Castro Laboreiro e Lamas de Mouro
  • Chaviães e Paços
  • Cousso
  • Cristóval
  • Fiães
  • Gave
  • Paderne
  • Parada do Monte e Cubalhão
  • Penso
  • Prado e Remoães
  • São Paio
  • Vila e Roussas

Vidindaĵoj

redakti
 
Predikejo de la Ermitejo de Senhora de Numão aŭ Anamão.
  • Preĝejoj de Alvaredo, de Chaviães, de Misericórdia, de Castro Laboreiro, de Melgaço kaj de Lamas de Mouro
  • Kapeloj de Nossa Senhora da Orada kaj de São Julião
  • Konvento de Carvalhiças kaj de Paderne
  • Ermitejo de Senhora de Numão aŭ Anamão
  • Monaĥejo de Fiães
  • Muzeoj de Kino de Melgaço, Espaço Memória e Fronteira, Muzearoj de Castro Laboreiro kaj de Torre de Menagem (ĉefturo)
  • Arkeologiaj ruinoj de Praça da República
  • Kasteloj de Melgaço kaj de Castro Laboreiro
  • Pontoj de Assureira aŭ de São Brás, de Cainheiras, de Dorna, Ponte Nova de Cava da Velha aŭ Cavada Velha, Ponte Velha de Castro Laboreiro, de Lamas de Mouro, Ponte de Peso, de Porto do Sineiro, de Portos, de Veiga kaj de Varziela
  • Paŝtejoj de Aveleira kaj de Portos
  • Kulturdomo
  • Akvofaloj Cascata do Laboreiro kaj Cascata de Pontes
  • Krucmonumentoj de São Julião kaj de São Gregório
  • Fontanoj de Madalena, de São João kaj da Vila (de la urbeto)
  • Komunuma Forno de Pontes
  • Rokgravuraĵoj de Fieiral
  • Rigardejoj de Castro Laboreiro kaj de Salto do Gato
  • Megalita Nekropolo de Planalto de Castro Laboreiro
  • Parkoj Termal de Peso kaj Urba de Rio do Porto
  • Fuŝkaptejoj Pesqueiras de Rivero Minjo
  • Blazondomoj de Alvarinho, de Galvão, de Quinta da Calçada kaj de Quinta do Reguengo
  • Vojoj Trilho Castrejo (Castro Laboreiro), Trilho da Travessia da Ribeira Minho (Melgaço, Monção, Valença, Vila Nova de Cerveira), Trilho do Curro da Velha (Ribeiro de Cima, Ribeiro de Baixo, Castro Laboreiro), Trilho do Megalitismo de Castro Laboreiro (Lugar do Rodeiro, Castro Laboreiro), Trilho Interpretativo de Castro Laboreiro, Trilho Interpretativo de Lamas de Mouro, Trilho ou Percursos Marginais do Rio Minho (Vila, Prado, Remoães e Paderne)

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. Revista de ciências históricas. [S.l.]: Universidade Portucalense, Departamento de Publicaçoes. 1988
  2. Caminiana. [S.l.: s.n.] 1988
  3. Nuno, Carlos; Martinho, João (2019). «Castro Laboreiro: Investigadores descobrem acampamento militar romano de grandes dimensões». Voz de Melgaço
  4. Vieira, José Augusto (1886). O Minho pittoresco. [S.l.]: Livraria de Antonio Maria Pereira
  5. Herculano, Alexandre (1862). Historia de Portugal. [S.l.]: Viuva Bertrand e Filhos
  6. Carneiro, Maria Luiza Tucci (2005). Preconceito racial em Portugal e Brasil Colônia: os cristãos-novos e o mito da pureza de sangue. [S.l.]: Perspectiva
  7. Guia de Portugal. [S.l.: s.n.] 1924
  8. A idade de ouro do Brasil: dores de crescimento de uma sociedade colonial. [S.l.]: Companhia Editôra Nacional. 1969
  9. Chartrand, René (20 de março de 2013). Vimeiro 1808: Wellesley’s first victory in the Peninsular. [S.l.]: Bloomsbury Publishing
  10. Ferreira, Maria de Fátima Sá e Melo (2002). Rebeldes e insubmissos: resistências populares ao liberalismo, 1834-1844. [S.l.]: Edições Afrontamento
  11. «Ofício do major L. de S. da Gama para Francisco Xavier Ferreira sobre a actuação de guerrilhas no concelho de Melgaço, chefiadas por D. Domingos Bailão.». arqhist.exercito.pt. Consultado em 30 de dezembro de 2020
  12. Portugueses, Comissão Nacional para as Comemorações dos Descobrimentos (2000). Os Brasileiros de torna-viagem no noroeste de Portugal. [S.l.]: Comissão Nacional para as Comemorações dos Descobrimentos Portugueses
  13. Freiria, Fernando (1918). Os portugueses na Flandres. [S.l.]: Tip. da Cooperativa Militar
  14. «Melgaço acolheu refugiados de guerra nos anos trinta e Espanha não se esqueceu». O Minho. 12a de decembro 2019
  15. Seixas, Xosé Manoel Núñez; Vila, Pilar Cagiao (2006). O exilio galego de 1936: política, sociedade, itinerarios (galege). [S.l.]: Ediciós do Castro

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Melgaço (Portugal) en la portugala Vikipedio.