Paris Rive Gauche (Pariza Maldekstra Bordo) estas nova kvartalo en la 13-a arondismento, sur la maldekstra bordo de Parizo. Tiu kvartalo bordas al la rivero Sejno, al la fervojoj de la Gare d'Austerlitz kaj al la Boulevard Périphérique. Tiu areo de 130 ha havas 10 ha de verdaj spacoj kaj 2 000 arbojn. Paris Rive Gauche estas dividita en tri distriktoj laŭlonge de Sejno: Austerlitz, Tolbiac kaj Massena (el Nordo al Sudo).

Avenue de France.

Temas pri nova kvartalo, densa, kompakta, mult-faceta, mezenspeza, alirebla por piedirantoj kaj biciklistoj, kaj riĉa en publika transporto. Konstruado startis en 1995, kaj tiu sektoro estis konstruita ĉe iamaj fervojoj, stokejoj, kaj industriaj negocejoj. Ĝi estis citita kiel modelo de kvalita urba dezajno kaj planintegrado kun daŭripova transporto.[1]

La granda Franca Nacia Biblioteko kaj unu el la kampusoj de la Universitato de Parizo estas en tiu areo, ĉe la rivero.

En la kvartalo loĝas proksimume 15 000 loĝantoj, 30 000 studentoj kaj universitatanoj kaj 50 000 dungitoj. Ĝi estas alirebla pere de stacio de Metroo de Parizo kaj de RER Bibliothèque François Mitterrand, Linio 3A ĉe la haltejo Avenue de France, kaj per metrostacio Quai de la Gare.

Mapo redakti

 

Publikaj transportoj redakti

Koordinatoj: 48° 50′ 00″ N 2° 22′ 34″ O / 48.83333 °N, 2.37611 °O / 48.83333; 2.37611 (mapo)

Notoj redakti

  1. "Our Cities Ourselves; principles for transport in urban life". Institute for Development and Transportation Policy (ITDP). Alirita la 11an de Januaro 2022.