Pariza interkonsento

internacia akordo pri klimata ŝanĝiĝo

La Pariza interkonsento (france Accord de Paris, angle Paris Agreement) estas internacia traktato, kiun starigis 195 kontraktpartoj okaze de la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo (UNFCCC) kun la celo de pli forta klimata protekto. La Pariza Interkonsento estas sekvaĵo de la protokolo de Kioto. La interkonsento estis adoptita la 12-an de decembro 2015 en la Pariza klimata konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj en 2015 (COP 21) de ĉiuj kontraktpartoj de UNFCCC, tiutempe 195 ŝtatoj kaj Eŭropa Unio. Ĝi celas la limigon de la homfarita tutmonda varmiĝo al multe sub 2°C kompare kun antaŭindustriaj valoroj.

Pariza interkonsento aldone al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo
Pariza interkonsento aldone al la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo
Aŭtoroj
Aŭtoro Unuiĝintaj Nacioj
Lingvoj
Lingvo angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa
Eldonado
Eldondato 12-a de decembro 2015
Information icon.svg
vdr
Simbola subskribo dum la Terotago la 22-an de aprilo 2016 en Novjorko

La Pariza Interkonsento estis malfermita por subskribo la 22an de aprilo 2016 (Terotago) en ceremonio en la halo de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Post kiam la Eŭropa Unio ratifis la interkonsenton, sufiĉaj landoj ratifis la Interkonsenton respondecan pri sufiĉa kvanto de la emisioj de gasoj eligataj laŭ la forceja efiko, tiel ke la interkonsento ekvalidis la 4-an de novembro 2016. Ekde septembro 2022, 194 el la sume 198 membroj de la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo (UNFCCC) estas partioj al la interkonsento. El la kvar membroŝtatoj de UNFCCC kiuj ne ratifis la interkonsenton, la nura grava emisianto estas Irano. Usono retiriĝis de la Interkonsento en 2020, sed realiĝis en 2021.

La longperspektiva temperaturcelo de la pariza interkonsento estas limigi la altiĝon de la averaĝa tutmonda temperaturo kompare kun antaŭindustriaj niveloj al valoro almenaŭ sufiĉe sub 2 °C (celsiaj gradoj), kaj prefere al 1,5 °C, rekonante ke tio konsiderinde reduktus la efikojn de klimata ŝanĝiĝo.[1] Emisioj devus esti reduktitaj kiel eble plej baldaŭ kaj atingi karbonan neŭtralecon meze de la 21-a jarcento. Por resti sub 1,5 °C de tutmonda varmiĝo, la emisioj devas esti tranĉitaj antaŭ 2030 al proksimume duono de la emisioj de la 2010-aj jaroj. Ĉi tio estas entuto de la nacie determinita kontribuo de ĉiu lando al tiu celo.

La traktato celas helpi landojn adaptiĝi al klimatŝanĝaj efikoj, kaj mobilizi sufiĉe da financo. Laŭ la interkonsento, ĉiu lando devas determini, plani kaj regule raporti pri siaj kontribuoj - la interkonsento mem uzas la novan terminon "plibonigita travidebleco-kadro". Neniu mekanismo devigas landon fiksi specifajn celojn pri reduktoj de emisioj, sed ĉiu celo devus iri preter antaŭaj celoj. Kontraste al la protokolo de Kioto el 1997, la distingo inter evoluintaj kaj evoluaj landoj estas malklara, tiel ke ankaŭ ĉi tiuj lastaj devas prezenti planojn pri ellaso-redukto.

La interkonsento estis laŭdita de mondgvidantoj, sed kritikita kiel nesufiĉe deviga de kelkaj ekologiistoj kaj analizistoj. Estas debato pri la efikeco de la interkonsento. Dum aktualaj promesoj sub la Pariza Interkonsento estas nesufiĉaj por atingi la fiksitajn temperaturcelojn, ekzistas mekanismo de tutmonda bilanco kiel pliigita ambicio. La pariza interkonsento estis sukcese uzata en la proceso pri klimata ŝanĝiĝo devigante landojn kaj naftokompanion plifortigi klimatan agadon. La 4-an de julio 2022, la Supera Federacia Tribunalo de Brazilo agnoskis la parizan interkonsenton kiel traktaton pri homaj rajtoj.

ReferencojRedakti