La Parko Uhuru estas 12.9 hektarojn distra parko apuda al la centra negoca distrikto de Najrobio, Kenjo. Ĝi malfermiĝis al la ĝenerala publiko fare de la lasta "Mzee" Jomo Kenyatta la 23an de Majo 1969. Ĝi enhavas artefaritan lagon, kelkajn naciajn monumentojn, kaj kunvenejon kiu iĝis populara celo de sketado.[1] Krom sketado, la kunvenejo estas uzata por porokazaj politikaj kaj religiaj kunvenoj.

Parko Uhuru
Aera vido de la Parko Uhuru
Aera vido de la Parko Uhuru
Aera vido de la Parko Uhuru
parko
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Kenjo

(Vidu la situon sur mapo : Kenjo)
Parko Uhuru

Geografia lokigo sur la mapo : Najrobio

(Vidu la situon sur mapo : Najrobio)
Parko Uhuru
Geografia situo 1° 17′ 22″ S, 36° 49′ 3″ O (mapo)-1.2893936.81743Koordinatoj: 1° 17′ 22″ S, 36° 49′ 3″ O (mapo)
Map
Parko Uhuru
Lando(j)  Kenjo
Urbo Najrobio
Geografio
Alteco 1 671 m
Areo 12,9 hektaroj
Trajtoj
Kreo 1969
vdr

Historio redakti

Ĝi fifamis kiel la loko kie protestoj kontraŭ eksterleĝa terkaptado estis perforte subpremataj de la Moi reĝimo. En 2021, la parko iĝis celo de debato pro klopodira plinovigo kiu inkludis forigon de malnovaj arboj. Nacia tribunalo haltigis la projekton pro mediprotektaj tialoj.[2][3][4]

En 1989, Wangari Maathai kaj multaj ŝiaj sekvantoj protestis en la parko, klopodante haltigi la konstruadon de 60-etaĝa negocejo de Kenya Times Media Trust. Ŝi estis devigita de la registaro forlasi sian oficejon kaj estis humiligita en la parlamento, sed ŝiaj protestoj kaj la reago de la registaro kondukis al eksterlandaj investantoj nuligi la projekton.[5][6]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Hands off Uhuru Park – The green heart and Kenyan city jewel | The Green Belt Movement (angle). Alirita 2020-05-28.
  2. . Court stops Uhuru Park renovation after outcry (angle) (2021-12-07). Alirita 2021-12-10.
  3. . Court suspends NMS Uhuru Park renovations, case to be heard in 2022 (angle). Alirita 2021-12-10.
  4. . Kenya: Court Stops NMS From Cutting Trees at Uhuru Park (angle) (2021-12-09). Alirita 2021-12-10.
  5. The Ecologist (2001). The Good, the Bad, and the Ugly. Alirita en 2009-04-10.
  6. Wangari Maathai. (2006) Unbowed: a memoir. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf, p. 184–205. ISBN 0307263487.