Parlamento de Barato

la duĉambra parlamento de Respubliko Barato

La Parlamento de Hindio (aŭ hindie Bhāratīya Sansad) estas la supera leĝdona povo en la lando, konsistante el du domoj:

  • La Supera ĉambro - Rajya Sabha (Konsilio de Ŝtatoj) kiu havas 245 reprezentantojn. La reprezentantoj ne estas elektitaj en popolaj voĉdonoj, sed ĉefe de la domoj de reprezentantoj de la ŝtatoj kaj teritorioj. Ĉiu reprezentanto estas elektita por sesjara periodo. 12 el la reprezentantoj estas nomumitaj de la Prezidento de Barato [1]. La minimuma aĝo por esti membro de ĉi tiu domo estas 30 jara.
  • La Malalta ĉambro - Lok Sabha (Domo de la Popolo) kiu havas 545 reprezentantojn, kiujn estas elektitajn en rekta voĉdono de la popolo laŭ la loĝantarŝlosilo de la ŝtatoj. Civitano de Barato kiu havas pli ol 18 jarojn, sendepende de sekso, klaso, religio aŭ raso rajtas voĉdoni. Por esti elektita, persono devas esti 25-jaraĝa aŭ pli, sen krima registro, neniu bankroto, kaj neniu psikiatria historio.
Parlamento de Barato
emblemo
duĉambra parlamento
Komenco 1951 vd
Antaŭe Dominia Parlamento de Barato vd
Geografia situo 28° 37′ 2″ N, 77° 12′ 29″ O (mapo)28.61718977.208084Koordinatoj: 28° 37′ 2″ N, 77° 12′ 29″ O (mapo)
Lando(j) Barato vd
Sidejo Parlamentejo de Barato
Parlamento de Barato (Barato)
Parlamento de Barato (Barato)
DEC
Parlamento de Barato
Parlamento de Barato
Map
Parlamento de Barato
Retejo Oficiala retejo
vdr

Entute estas ĉirkaŭ 790 parlamentanoj. La parlamentejo situas en la ĉefurbo de Hindio, Nov-Delhio. Parlamento kunvenas en tri sesioj dum la jaro:

  1. Buĝeta kunveno: februaro ĝis majo
  2. Musona kunsido: julio ĝis septembro
  3. Vintra kunsido: novembro ĝis decembro

Vidu anakŭ redakti

Fontoj redakti

  • "The Parliamentary System" de Arun Shourie, eldonisto: Rupa & Co [2][3][4]

Referencoj redakti

  1. Nominated Members of Rajya Sabha. Arkivita el la originalo je 26 January 2022. Alirita 26 January 2022.
  2. History | Our Legislature through the ages – Civilsdaily (en-US) (30 December 2015). Arkivita el la originalo je 30 January 2022. Alirita 30 January 2022.
  3. Indian Councils Act | 1861, India | Britannica (angle). Arkivita el la originalo je 30 January 2022. Alirita 30 January 2022.
  4. Indian Politics and Society Since Independence. Arkivita el la originalo je 30 January 2022. Alirita 30 January 2022.

Eksteraj ligiloj redakti