Parlamento de Somalilando

La Parlamento de Somalilando efektivigas la leĝofaran povon de la jure neagnoskita ŝtato Somalilando. Ĝi kunsidas en la ĉefurbo Hargejso. Ĝi estas duĉambra parlamento kun hibrida strukturo: la Ĉambro de Klanestroj (alta ĉambro) estas neelektita organo deveninta el tradiciaj klanaj konsilioj, dum la Ĉambro de Reprezentantoj (malalta ĉambro) estas tipa demokratia parlamento elektita per balotado.

Parlamento de Somalilando
Baarlamaanka Somaliland
البرلمان في ارض الصومال
Tipo Duĉambra
Fondodato 1991
Balotdato 2021
Prezidanto de la Ĉambro de Klanestroj Suleiman Mohamoud Adan
Prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj Abdirizak Khalif
Sidejo Hargejso
TTT-ejo http://somalilandparliament.net
vdr
Parlamento de Somalilando
emblemo
duĉambra parlamento
Lando(j) Somalilando vd
vdr
Parlamenta Ĉambro de Somalilando

Historio redakti

Establiĝo redakti

La Somala Nacia Movado deklaris Somalilandon sendependa en 1991. Komence la centra komitato de SNM funkciis kiel parlamento. En la sekvaj jaroj okazis serio de packonferencoj inter la tradiciaj estraroj de la klanoj por solvi daŭrantajn internajn konfliktojn.[1][2][3] Konferencoj en Burco en 1991[4] kaj Sheekh en 1992 establis unuiĝon de la guurti (tradiciaj klanaj konsilioj) en unu tutnacia konsilio komplementanta la centran komitaton de SNM. La granda konferenco en Borama en 1993 verkis Nacian Ĉarton por ordigi la transiran periodon ĝis funkciigo de nova konstitucio. La Ĉarto establis la duĉambran parlamenton, kies alta ĉambro baziĝis sur la guurti, kaj kies membroj (po 75 en ambaŭ ĉambroj) estis plejparte la konferencanoj.

Tria parlamento redakti

En 1996 kaj 1997 nova packonferenco en Hargejso proklamis provizoran konstitucion, parte laŭ malneto verkita de la Ĉambro de Reprezentantoj, kaj pliigis la parlamentan reprezentadon de minoritataj klanoj. Komitato el ambaŭ parlamentaj ĉambroj kune decidis pri permanenta konstitucio kun malmultaj ŝanĝoj, kiun la ĉambroj aprobis en 2000. La konstitucio estis validigita per referendumo en 2001.

Laŭ la provizora konstitucio, la mandato de la parlamento estis finota en 2003. Tamen, pro malfaciloj rilate la okazigon de balotado, kaj precipe pro malkonsentoj pri la uzenda elekta sistemo, la Klanestroj etendis la mandaton ĝis 2005.

Kvara parlamento redakti

 
Malnova Parlamenta Domo de Somalilando, nun Domo de la Supera Kortumo de Somalilando
 
Parlamenta Domo de Somalilando

La kvara parlamento de Somalilando estis elektita en 2005. La membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj estis elektitaj de la civitanoj por la unua fojo. La balotado donis malgrandan plimulton de 33 parlamentanoj al la reganta partio UDUB, sekvata de la Unueca Partio kun 28, kaj laste UCID kun 21. La gvidantoj de UCID deziris skandinavastilan socian demokration, dum la aliaj du partioj estis koalicioj sen ideologia kerno. La klanoj Isaaq kaj Gadabuursi gajnis pli da reprezentantoj ol en la unua parlamento, dum aliaj klanoj perdis ilin, kaj la minoritataj perdis ĉiujn krom unu el la postenoj asignitaj al ili en 1997. Malmultaj virinoj estis kandidatigitaj kaj nur du estis elektitaj.[5] La Ĉambro de Klanestroj ne estis renovigita, sed etendadis sian propran mandaton, apogate de Prezidanto Dahir Riyale Kahin sed forte kontraŭate de la novaj Reprezentantoj. Dum la sekvanta polemiko, la Reprezentantoj aprobis leĝon, kiu establus balotadon por elekti la Klanestrojn, sed la Klanestroj blokis ĝin.[6]

Kvina parlamento redakti

Somalilando denove plurfoje prokrastis sian duan parlamentan balotadon. Ĝi fine okazis en majo de 2021. La islam-demokrata Patrujama Partio estis preninte la lokon de UDUB inter la tri partioj rajtigitaj nomumi kandidatojn. Ĝi gajnis relativan plimulton en la Ĉambro de Reprezentantoj kun 31 parlamentanoj, apenaŭ superante la 30 gajnitajn de la Unueca Partio. UCID denove havis 21. Tamen la ekvilibro inter partioj ŝanĝiĝis kiam pluraj elektitoj transiris al alia partio ol tiu, per kiu ili elektiĝis. La majoritata klano Isaaq pligrandigis sian reprezentadon ĝis 61 el la 82 ĉambranoj.[7] La Patrujama Partio kaj UCID alianciĝis por formi plimulton kontraŭ la Unueca Partio de la nacia prezidanto Muse Bihi. El la 246 kandidatoj, nur 13 estis virinoj kaj el tiuj neniu elektiĝis.[8]

Konsisto redakti

 
Parlamento de Brita Somalilando en 1960

La parlamento de Somalilando konsistas el du ĉambroj, la Ĉambro de Reprezentantoj kaj la Ĉambro de Klanestroj, ambaŭ havantaj 82 membrojn. Membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj estas elektataj per balotado de la civitanoj. La maniero elekti novajn membrojn al la Ĉambro de Klanestroj neniam estis leĝe difinita, kaj ĝis nun aneco en ĝi estas efektive hereda posteno. La roloj de politika ideologio kaj partia lojalo en la parlamento estas ĝenerale malfortaj kompare al personaj kaj klanaj aliancoj.[5][7]

Kandidatoj por la Ĉambro de Reprezentantoj estas kandidatigitaj per partiaj listoj, sed balotantoj voĉdonas por kandidato, ne por partio. La kalkulado de voĉoj okazas en du fazoj. En la unua, oni kalkulas kiom da elektitoj havos ĉiu el la tri partioj en ĉiu el la ses regionoj de Somalilando; tio determiniĝas proporcie, laŭ la sumo de voĉoj ricevitaj de kandidatoj por la sama partio en la sama regiono. En la dua fazo, oni determinas la individuojn, kiuj plenigos la lokojn asignitajn al la partioj en la unua; ili estas la kandidatoj, kiuj ricevis plej multajn voĉojn, el la partia listo en la koncerna regiono. Laŭleĝe la balotadoj devas okazi laŭ intervaloj de kvin jaroj, sed ĝis nun nur du parlamentaj balotadoj okazis, en 2005 kaj 2021. Ĉar la somalilanda registaro ankoraŭ faris neniun nombradon de siaj civitanoj, la nombro de reprezentantoj por ĉiu regiono estas proporcia al la nombro, kiun ĝi havis en la kolonia parlamento de Brita Somalilando.[3]

La konstitucio postulas, ke parlamentanoj estu islamanoj. Pri genro ne ekzistas leĝa diskriminacio, sed la neformala rolo de la klanoj en politiko malfaciligas la partoprenon de virinoj. Voĉdonantoj ilin malemas elekti kaj partioj kandidatigi pro malcerteco, ĉu ili estos pli lojalaj al la patra aŭ la edza klano, kvankam la proporcio de virinoj inter la voĉdonantoj estas alta. Neregistaraj organizoj sensukcese kampanjis por asigni kvoton de 30% el ĉiu partia listo al kandidatinoj.[9]

Funkcioj redakti

La parlamento de Somalilando estas koninda pro sia hibrida strukturo, kun malalta ĉambro funkcianta laŭ internacie tipaj demokrataj normoj kaj alta ĉambro devenanta el la tradicia komunuma regoformo.[1][10][11] La klanestroj rolis en la brita kolonia administrado antaŭ 1960, sed la sendependa somala registaro almarĝenigis ilin kiel malhelpon al unuigo kaj modernigo. La sukceso de la paciĝa proceso en Somalilando post la Somala Enlanda Milito ofte estas atribuata al ilia partopreno kiel konstitucifarantoj kaj ilia enregistarigo pere de la alta ĉambro de la parlamento. Tamen ilia rolo ankaŭ estas temo de kritikoj. Iuj opiniantoj lamentas politikiĝon de la iam pli konsensemaj klanestroj. Ankaŭ estas timate, ke la ekzisto de nebalotita grupo havanta konsiderindan juran povon bremsos demokratiiĝon kaj aliajn dezirindajn modernigojn kiel genran egaliĝon. Post la validiĝo de la somalilanda konstitucio, la registaro kontraŭis plurajn proponojn pri novaj klanestraj konferencoj por solvi krizojn, ĉar ili uzurpus konstitucie asignitajn regopovojn.

Laŭ la konstitucio de Somalilando, la Ĉambro de Klanestroj kontrolas leĝojn aprobitajn de la Ĉambro de Reprezentantoj kaj rajtas bloki ilin per dutriona plimulto, se la Reprezentantoj ne reaprobas ilin ankaŭ per dutriona plimulto. La sola escepto estas leĝoj rilataj al financo, kiuj ne estas submetitaj al la Klanestroj. La Reprezentantoj rajtas per simpla plimulto bloki leĝojn aprobitajn de la Klanestroj kaj la Klanestroj ne rajtas reaprobi ilin. Se la Prezidanto vetoas leĝon, la kondiĉo por trudi ĝin estas reaprobo de dutriona plimulto el la Reprezentantoj.

La Ĉambro de Klanestroj havas specialan respondecon pri leĝoj rilataj al religio, tradicio, kaj sekureco. Krome, ĝi kontrolas kaj konsilas la plenuman povon, kaj mediacias inter ĝi kaj la Reprezentantoj. Kiam ĝi juĝas, ke balotado ne povos okazi, la Klanestroj havas ekskluzivan povon etendi la regoperiodon de la Prezidanto, de la Reprezentantoj, kaj sian propran. Ĝi uzis tiun povon multe kaj ofte polemike.[12][13]

Ĉambrestroj redakti

De aŭgusto de 2021 Abdirizak Khalif estas prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj de Somalilando, dum Said Mire Farah estas la unua ĉambra vicprezidanto kaj Ali Hamud estas la dua ĉambra vicprezidanto.[14][15] La prezidanto de la Ĉambro de Klanestroj restas Suleiman Mohamoud Adan, elektita en 2004.[16]

Komitatoj redakti

La kontinuaj komitatoj estas:[17]

Ĉambro de Reprezentantoj redakti

  • Komitato pri Programado
  • Komitato pri Ekonomio kaj Financo
  • Komitato pri Religio kaj Sociaj Aferoj
  • Komitato pri Medio, Brutoj, Agrikulturo, kaj Naturaj Resursoj
  • Komitato pri Internaj Aferoj kaj Defendo
  • Komitato pri Fremdaj Aferoj kaj Internaciaj Rilatoj
  • Komitato pri Konstitucio, Justeco, kaj Homaj Rajtoj

Ĉambro de Klanestroj redakti

  • Komitato pri Programado
  • Komitato pri Sekureco
  • Komitato pri Ekonomio
  • Komitato pri Sociaj Aferoj
  • Komitato pri Leĝoj kaj Justeco

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Jama, Ibrahim Hashi. 2010. "Making the Somaliland constitution and its role in democratisation and peace". Accord 21, p. 89-91. [1]
  2. Bradbury, Mark, k. al. 2003. "Somaliland: Choosing Politics over Violence". Review of African Political Economy 30 (97), p. 455-478.
  3. 3,0 3,1 Jama, Ibrahim Hashi. 2009. Somaliland Electoral Laws.
  4. Richards, Rebecca. 2014. Understanding Statebuilding: Traditional Governance and the Modern State in Somaliland. Routledge; p. 135.
  5. 5,0 5,1 Hansen, Stig Jarle, kaj Bradbury, Mark. 2009. "Somaliland: A New Democracy in the Horn of Africa?" Review of African Political Economy 34 (113), p. 461-476.
  6. Richards, Rebecca. 2014. Understanding Statebuilding: Traditional Governance and the Modern State in Somaliland. Routledge; p. 155-164.
  7. 7,0 7,1 "Building on Somaliland's Successful Elections". 2021. International Crisis Group. [2]
  8. Somaliland opposition win majority in first parliamentary vote since 2005 (6-an de junio 2021). Alirita 6-an de junio 2021.
  9. Heine, Conrad. 2022. "How Did Somaliland End Up with Zero Female MPS?" African Arguments. [3]
  10. Mohamoud, Mohamed A. 2020. "Understanding the Three Paradoxical Trajectories: Democracy, Clan and Islam in the State-Building Process of Somaliland". En Mengisteab, Kidane (red.), The Crisis of Democratization in the Greater Horn of Africa: Towards Building Institutional Foundations. Boydell & Brewer; p. 206-222.
  11. Richards, Rebecca. 2014. Understanding Statebuilding: Traditional Governance and the Modern State in Somaliland. Routledge.
  12. Richards, Rebecca. 2014. Understanding Statebuilding: Traditional Governance and the Modern State in Somaliland. Routledge; p. 112
  13. Mengisteab, Kidane. 2020. "Developing an Alternative Approach to Democratization in the TransitionalSocieties of the Greater Horn". En Mengisteab, Kidane (red.), The Crisis of Democratization in the Greater Horn of Africa: Towards Building Institutional Foundations. Boydell & Brewer; p. 236.
  14. Somalia: Somaliland gets new speaker in chaotic election (3-a de aŭgusto 2021). Alirita 9-a de aŭgusto 2021.
  15. Cakulle, Khadar Maxamed. Golaha Wakiilada Somaliland oo doortay guddoomiye (somala) (3-a de aŭgusto 2021). Alirita 9-a de aŭgusto 2021.
  16. Somaliland: Guurti House Speaker 'Not Resigning' (1-an de februaro 2020). Arkivita el la originalo je 2021-08-09. Alirita 9-an 2021. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-08-09. Alirita 2022-02-20.
  17. [4]