Partei des Fortschritts
La Partei des Fortschritts (PdF, "Partio de Progreso") estas malgranda politika partio en Germanio, fondita en 2020 en Kolonjo. Ĝiaj mondkonceptaj radikoj estas demokratiaj idealoj de la germana konstitucio kaj realisma pragmatismo. La PdF postulas bazdemokration, liberalismon kaj socialliberalismon for de la maldekstra-dekstra skemo. Ĝi batalas kontraŭ klientara politiko kaj lobiismo. La PdF organiziĝas per partiparlamentoj kaj laborgrupoj, kaj ĝi ĉefe financiĝas per donacoj. Ĝi partoprenis en balotoj komunumaj kaj federaci-landa kaj krome en la Eŭropaj balotoj 2024, kie la PdF gajnis unu eŭropdeputiton, Lukas Sieper.
Partio de Progreso | |
---|---|
Partei des Fortschritts | |
partio | |
Lando | Germanio |
Estro | Lukas Sieper |
Fondiĝo | 2020 |
Ĉefa sidejo | Esserstraße 2, 51105 Köln, Germanio |
Koloro(j) | oranĝa, blanka kaj turkisa |
Ideologio | bazdemokratio, liberalismo, socialliberalismo |
Retejo | partei-des-fortschritts.de |
Partei des Fortschritts | ||
---|---|---|
partio | ||
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Kolonjo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Komuna lingvo por Eŭropo, Esperanto
redaktiEn sia balotprogramo por la Eŭropaj balotoj 2024 la PdF proponas interalie debaton, ĉu unueca oficiala lingvo havas sencon por la Eŭropa Komisiono. Laŭ tiu balotprogramo la ideo de komuna lingvo povus esti antaŭenpuŝata en EU, kaj tia lingvo povus esti lingvo ekzistanta aŭ planlingvo facile lernebla por ĉiuj, kiel Esperanto.[1]
Ligiloj
redakti- Grundsatzprogramm der PdF[rompita ligilo] (PDF; 358 kB)
- PdF Wahlprogramm Europawahl 2024 (PDF; 1152 kB)
Referencoj
redakti- ↑ Laŭ la elektoprogramo, p. 35-36, PdF-Europawahlprogramm 2024