Pastelo

speco de bombono
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun paŝtelo.

Pastelo[1] (france pastille IFA:[pastij], hispane pastilla, itale pastiglia) estas malgranda bombono, farita el solidiĝinta dika likvo.

Glicirizaĵaj pasteloj

Pastelo uzatas ankaŭ pri lentoforma solida kuracilo, ofte sukera, kiun oni lasas fandiĝi en la buŝo.

Priskribo redakti

Pastelo estas malgranda dolĉa, ordinare ronda bombono, kiun oni lasas fandiĝi en la buŝo.

Por fari pastelon, oni verŝas dikan sukeran siropon en muldilon, kaj lasas ĝin hardiĝi kaj sekiĝi. Pro la maniero de farado, la pastelo facile fandiĝas en la buŝo.

Pastelo povas esti gustigita diversmaniere: frukte, glicirize, ktp.

Kelkaj specoj de pasteloj estas medikamentoj; tian medikamenton oni metas en la buŝon kaj lasas ĝin forsolviĝi en salivon.

Etimologio redakti

La nomo pastelo estas latinida. Ĝi devenas de latine pastellum “pasteto”, diminutivo de latine pasta “pasto”. La nomo rilatas al la maniero de farado, en kiu oni uzas tre dikan, pastecan siropon.

Eksteraj ligiloj redakti