La Patario, aŭ movado de patarinoj, estis movado naskiĝinta en la sino de la mezepoka milana Katolika Eklezio. La originoj de la movado reiras al iuj klerulaj gravuloj de la milana mezepoka Katolika Eklezio, aparte proksimaj al la sentemo de la Roma Eklezio en la 11-a jarcento, kiuj kapablis kuntreni diversajn popolajn klasojn al la lukto kontraŭ la simonio, la geedziĝo de la presbiteroj kaj ĝenerale kontraŭ la riĉeco kaj morala korupto de la altaj ekleziaj ŝarĝuloj, aparte de de iuj ĉefepiskopoj de Milano.
De tiu momento la ampleksaj “malvirtaj” kutimoj estis identigitaj por ĉiam kun la hereza Nikolaismo.

Post kiam – ĉe la fino de la 11-a jarcento kaj kun la komenco de la Krucmilitoj – la skismo aŭ la tensioj inter Romo kaj Milano repaciĝis, la patario senvigoriĝis kaj perdis unuecon, kaj la restaĵoj fariĝis hereza movado ĝenerale kontraŭa la eklezia hierarkio.

La sisgnifo kaj etimologio de la vorto “pataria” ankoraŭ obskuras:

  • Fama la etimologio proponita de Ludovico Antonio Muratori: el la milana dialekta patée, en la senso de "ĉifonuloj".
  • Arnolfo kronikisto proponas originon el la greka πάθος, pàthos, en la senco de "perturbo", kaj do la patarinoj estus "perturbantoj" de la konstituita ordo.
  • Aliaj proponis originon el la preĝo Pater noster (Patronia) ĉar ili ripetadis preskaŭ obsede tiun preĝon.

Historio de la movado redakti

Arialdo el Kuksiago kaj la komenco de la Patario redakti

La kontrastoj inter ‘ la malalta klerikaro kaj popolo kontraŭ la alta klerikaro en Milano komenciĝis kiam estis elektita ĉefepiskopo Gvido de Velate (10451071), kiu posteulis Ariberton de Intimiano, absoluta sinjoro de la urbo kaj teritorioj al ĝi submetitaj kiu senĉese luktis por konservi sendependon el la Sankta Romia Imperio, jen por teni submetitaj siajn duarangajn feŭdistojn jen por konservi integraj ĉiujn siajn privilegiojn. Tiu posteuleco estis kontrastata ĉar la nenobela civitanaro komencis konsciiĝi pri si, kaj ankaŭ la duaranga nobelaro jam akiris pli da graveco. Samtempe, oni ekdeziris iniciati moraligon ene de la klerikaro kaj pli konkretan egalecon inter la sociaj klasoj.

Kelkajn monatojn post la morto de Ariberto (julio 1045) grandparo de la civitanoj, laikaj kaj klerikaj, partoprenis en la elektado de la sekvulo indikante kvar junulojn kandidatojn al la ĉefepiskopa ŝarĝo: (Arialdo, Landolfo, Anselmo kaj Atono), kies nomoj estis senditaj al la imperiestro, eble por allasi al tiu la impreson ke estus mem la lasta elektanto kaj samtempe limigi lian entreprenon. La imperiestro, tamen, volis eviti elekti personon de la ordinara klerikaro (aŭ kardinala klerikaro, tiu servanta en la katedralo), dum ĉiuj kvar nomoj proponitaj de la civium collectio aprtenis ĝuste al tiu lasta. La ordinara klerikaro estis formita precipe de devenuloj el familioj de milites maiores (unuarangaj nobeloj). La imperiestro klare sciis pri la diversfontaj luktoj inter la milites maiores, milites minores kaj la cetera civitanaro. Pro tio la imperiestro decidis doni sian elekton al neniu el la proponitaj kandidatoj; sed aŭtonome nomumis. Kronikisto Arnolfo de Milano notas ke la imperiestro ne elektis membron «nobilis ac sapiens» (nobelan kaj instruitan) de la ordinara klerikaro, sed Gvidon de Velate, «idiotam et a rure venientem» (nekulturita kaj devenanta el la kamparo); malgraŭ tio, la milananoj akceptis la novan ĉefepiskopon pro timo de la reĝo, pro la malamo de parto de la popolo kontraŭ la alia (cives kontraŭ milites), kaj pro avideco (ŝajnis ke Gvido estus simonie distribuanta ekleziajn oficojn al la dioceza klerikaro). La patarina movado kreskis ĝuste en tiu kunteksto, kiel reago al la vastiĝanta simonio. Historiaj ĉefoj de la movado estis, diverskvante, la kvar kandidatoj, kiuj incitis, sukcese, la popolon refuti la senhonestajn sacerdotojn, nome nikolajtaj, ĉar ilia administrado de sakramentoj estus senvalida; kaj okazis diverspecaj profanaĵoj…

Provis pacigi la ribelan medion la legatoj de la imperiestro kaj de la papo Aleksandro la 2-a kiu ekskomunikis iujn luktantojn.
Ĉiukaze, ankaŭ la papado komnencis proponi reformojn en sia interno, ĉe la fino de la regno de papo Benedikto la 9-a kaj jam Leono la 9-a estis kondamninta la konkubinecon kaj simonion de la pastroj. Iuj patarinaj ĉefoj (Landolfo, unu de la iamaj kandidatoj) kuraĝigitaj de tiuj papaj kondamnoj volis kontakti la papon en Romo, kaj la ĉefo Landolfo Cotta provis sekrete foriri en la direkto de Romo por informi la papon. Sed li estis kaptita kaj vundita (oni diris, de la policistoj de la ĉefepiskopo). Delegitaro, gvidita de sankta Petro Damiano sukcesis pacigi la urbon. Sed post la morto de Landolfo Cotta kiam estis nomunita papo Anselmon de Baggio, kiu nomiĝis Aleksandro la 2-a kiu perbulee riproĉis la milanan klerikaron kaj ekskomunikis (1066), Gvidon de Velate. Gvido ribelis eĉ per armile kaj lanĉis interdikton sur Milano ĝis kiam Arialdo (la portanto kaj proklamanro de la buleoj) ne elirus el la urbo. Arialdo foriris por ne plisuferigi la urbon; sed li estis enprizonigita kaj mortigita de ŝarĝitoj de Gvido, Laŭonidire, lia korpo konserviĝis senkurupta ĝis la sekva jaro kaj Aleksandro la 2-a lin proklamis sanktulo.
La lukto inter la patario kaj Gvido de Velate daŭris ĝis 1071, iaro de la morto de Gvido. La nova papo en Romo Gregorio la 7-a rekonis kiel ĉefepiskopon Erlembaldon kiu estis mortigita dum la tumultoj kreiĝintaj ĝuste pro tiu aprobo. Sed fine Gregorio devis rezigni trovi en patarnoj subtenantojn de sia reformo.

 
Sankta Erlembardo Cotta. Basreliefo en la baziliko de sankta Kalimero.

Ŝanĝo de strategio de la papo kaj ruiniĝo de la Patario redakti

En 1089, papo Urbano la 2-a sentencis ke la sakramentoj administrataj de la simoniaj kaj malhonestaj pastroj estis egalmaniere validaj. Tiu decido malmomtis la patarinajn tezojn.
La senorientiĝo de la patario akriĝis kun la papo Kalisto la 2-a, kiam oni konsciiĝis ke la “Eklezio de la malriĉuloj” neniam naskiĝus, male la papo komenciĝis reintegri malnovajn membrojn de la eklezia hierarkio kiujn la patarinoj estis forigintaj el la pastra digneco. Tiupunkte kreiĝis malsolidiĝo inter la subtenantoj de la patario: iuj akceptis la reintegriĝon en la eklezio "reformita"; aliaj fariĝis pilgrimantoj aŭ sin dediĉis al ermita vivo aŭ sin unuigis al la unua krucmilito; aliaj, plue, konvinkiĝintaj ke la akordo inter la Eklezio kaj la Imperio estus la sintomo de la fakto ke la hierarkio estas nature koruptita de la mondaj bonoj kaj ekkonfesis herezajn tezojn. Kaj alproksimiĝis al katarismo kaj pro tio ili estis konsideritaj, kaj tiaj ili vere fariĝis, malamikoj de la Eklezio (1185 de papo Lucio la 3-a).

Notoj redakti

Bibliografio redakti

Fontoj redakti

Kontraŭpatarinaj redakti

  • Arnulphi Mediolanensis Liber gestorum recentium. Claudia Zey, ed.. Hannover : Hahnsche Buchhandlung, 1994 (Monumenta Germaniae historica. Scriptores rerum Germanicarum in usum scholarum separatim editi ; 67). ISBN 3775253882.
  • Landolfo Seniore Historia Mediolanensis. Ludwig Konrad Bethmann & Wilhelm Wattenbach, edd.. In: Monumenta Germaniae Historica. Scriptores. Vol. VIII. Hannover: MGH, 1848.

Filopatarinaj redakti

Literaturo redakti

  • Alfredo Lucioni. L'età della Pataria. In: Adriano Caprioli, Antonio Rimoldi & Luciano Vaccaro, edd.. Diocesi di Milano. Vol. 1. Brescia: La scuola, 1990. 167-194.
  • Francesco Quaranta. Preti sposati nel Medioevo. Torino: Claudiana, 2000. 59-69.
    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia

Vidu ankaŭ redakti