Pecokudraĵo

(Alidirektita el Patchwork)

Pecokudraĵo (ankaŭ nomata pecotrikaĵo aŭ angle: patchwork[1]) estas formo de kudrado per kiu pecoj de ŝtofo estas kunkudritaj al pli granda objekto, dezajno kiel kovriloj, tablotukoj aŭ tapiŝoj[2].

Pecolaboro kun tekstelemento Esperanto
Pecolaboro kun tekstelementoj Esperanto kaj tuarega.

Priskribo redakti

La pli granda dezajno estas kutime bazita sur ripetado de ŝablonoj konsistantaj el malsamaj formoj de ŝtofo (kiuj povas esti malsamaj koloroj). Tiuj ĉi formoj estas zorge mezuritaj kaj tranĉitaj en bazajn geometriajn formojn por facila kunigo[3].

La originala celo de pecokudrado estis utiligi ŝtofmalŝparon de alia kudrado. Ĉi tio estis evoluigita kunkudrante la ŝtofpecojn en malsamaj ŝablonoj, tiel ke la objektoj iĝis ornamaj. La ŝtofpecoj povas esti tranĉitaj en diversaj geometriaj formoj kiel kvadratoj, romboj, seslateroj kaj trianguloj. La ŝablono kaj teknologio de pecokudrado varias multe inter diversaj landoj kaj kulturoj. Ekzemplo de konataj pecokudraĵoj estas tiuj kudritaj de la Amiŝ-popolo en Usono.

En pli fruaj tempoj estis kutime havi pecokudritan stebkovrilon kun ŝirmtuko sur la lito, sed ĉar ŝirmtukoj igas la stebkovrilon nevidebla, oni pli ofte uzis la pecokudraĵon kiel plumonon aŭ plian litan suprakovrilon (peplomon).

Nuntempe pecokudraĵoj estas faritaj laŭ kreaj aspektoj kaj malpli laŭ konsideroj de uzado. Ekzemploj estas artaj pecokudritaj verkoj por kovri muron.

Literaturo redakti

  • (germana) Liz Goodman, Susan Joiner: Kreatives Patchwork. Einführung in die Technik, Ideen für Muster und Modelle. Traduko el la angla fare de Hildegard Leiska. Otto Maier, Ravensburg 1977, ISBN 3-473-42450-1
     
    Pecokudraĵo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

(de) Vikimedia Komunaĵo: Patchwork - Kolekto de bildoj, filmetoj kaj sondosieroj

Referencoj redakti

  1. (en) Helen Page, The History of Patchwork and Quilting, 1999.
  2. (es) «El arte del "patchwork" atrapa a mujeres entre hilos, agujas, café y charla». El Pais. la 19-an de oktobro 2012
  3. (es) Rey, Pia, El patchwork es la tendencia que acompaña el camino de la moda sostenible, Vogue, la 18-an de marto 2021.