Patentaj leteroj estas tipo de leĝa instrumento kaj skribita ordono fare de monarko, prezidanto aŭ alia ŝtatestro. Ili ĝenerale celas atribui oficon, rajton, monopolon, titolon aŭ alian statuson al persono aŭ kompanio. Patentaj leteroj estas uzeblaj por la kreado de kompanioj aŭ registaraj oficoj, sed ankaŭ por doni urban statuson aŭ blazonon. En Britio, patentaj leteroj restas eldonitaj por la nomumo de reprezentantoj de la reĝo, kiel guberniestroj kaj ĝeneralaj gubernestroj de la Komunuma reĝlando.

Patentaj leteroj cele al translokigo de la Universitato de Loreno al Nancy en 1768.

Aparta formo de patentaj leteroj evoluis al modernaj patentoj pri intelekta propraĵo, kiuj donas eksklusivajn rajtojn rilate al inventaĵo aŭ desegno. En ĉi tiu kazo, la patento estu publike alirebla kaj legebla, tiel ke aliaj inventintoj povas konsulti ĝin por eviti malobservon.

En la Sankta Roma Imperio, aŭstra Imperio kaj Aŭstrio-Hungario, imperiaj patentoj estis la plej supera formo de leĝaj reguloj.

Vidu ankaŭ redakti