Paterna del Campo
Paterna del Campo estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.
Paterna del Campo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Komarko | Graflando Onubo | ||
Poŝtkodo | 21880 | ||
Retpaĝaro | www.paternadelcampo.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Emilio Vergara Camacho (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 745 (2010) | ||
Loĝdenso | 28,37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 25′ N, 6° 24′ U (mapo)37.4188311-6.4025477Koordinatoj: 37° 25′ N, 6° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 186 m [+] | ||
Areo | 132 km² (13 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paterna del Campo [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝantoj nomiĝas Paterninos. La censita populacio en 2010 estis 3745 loĝantoj kaj la denseco estas 28,37 loĝ./km².
Situo
redaktiPaterna del Campo estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Graflando (Onubo) en la sudorienta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 186 m; je 62 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 132 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 25' N, 6º 24' Ok.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo (kotono, tritiko, sunfloro, beto kaj olivarbaro) kaj brutobredado (ŝafo kaj porko, kaj ne tiom bovo, kapro kaj ĉevalo. Forstado, ĉefe de eŭkalipto, kverko ktp. Rura turismo, ĉasado.
Historio
redaktiKonstituiĝis fine de la 13a jarcento post la konkero de la teritorio al islamanoj kaj post la senloĝigo de ties domaroj kampare.
Vidindaĵoj
redaktiKastelo, preĝejoj, ermitejoj, natura naĝejo, arabdevena fonto, akvedukto, nobelaj domoj...