Paul Verhaegh (prononco laŭ sistemo IFA [ˈpʌu̯ɫ vərˈɦaːx], do proksimume [Paŭl FerHA:Ĥ], plennome Paul Johannes Gerardus Verhaegh, naskiĝis la  1-an de septembro 1983(nun 1983-09-01) en la vilaĝo Kronenberg, parto de la komunumo Horst aan de Maas, Limburgo, do nun 40-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li ekde la jaro 2013 estas membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo kaj en la teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Ekster naciaj matxoj, li ekde la jaro 2010 estas profesia futbalisto en la germana klubo FC Augsburg. En matĉoj de la nacia teamo li en 2014 rekoneblis per la ĉemiza numero "12".

Paul Verhaegh
Persona informo
Naskonomo Paul Johannes Gerardus Verhaegh
Naskiĝo 1-an de septembro 1983 (1983-09-01) (40-jaraĝa)
en Kronenberg
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti