Paul van BUITENEN estas nederlanda politikisto. Dum la oficperiodo 2004 ĝis 2009, Paul van Buitenen estas membro de la Eŭropa Parlamento kaj apartenas al la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).

Paul van Buitenen
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1957 (1957-05-28) (66-jaraĝa)
en Breda
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Partio Europe Transparent vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
frakcia emblemo
frakcia emblemo


Paul van Buitenen ekde 1980 estis kontoristo kaj administristo en Nederlando, kaj ekde 1990 estis oficisto de la Eŭropa Komisiono. Dum julio 1998 li interne raportis pri trovoj de korupcio en la Eŭropa Komisiono. Post kiam la raporto malatentiĝis, li dum decembro 1998 kontraŭ la ordonoj de siaj ĉefoj sendis 75 aktujojn kun la materialoj al la prezidanto de la verda frakcio kun la peto, plugvidi la materialojn al la parlamenta buĝet-kontrola komisiono. Sekve li estis forblokata de la komputila sistemo kaj de sia laborloko, lia salajro duonigita, kaj komenciĝis interna enketo pri lia "damaĝo al la institucio". Dum januaro 1999 la gazetaro konsciiĝis pri la skandalo, la eŭropaj komisaroj Édith Cresson kaj Manuel Marín estis forte kritikataj. La Eŭropa Komisiono forte atakis kaj kortume ekprocesis kontraŭ Paul van Buitenen, sed la 15-an de marto 1999 komitato de fakuloj transdonis al la parlamento raporton, kiu plene konfirmis la informojn de Paul van Buitenen. Dum la vespero de la sama tago la kompleta Eŭropa Komisiono Santer demisiis.

Ankaŭ post la krizo la nederlandano provis trovi pliajn misojn en la eŭropaj instancoj. Kun la helpo de kolegoj li kolektis materialon por dua dosiero, kiu dum 2001 transdoniĝis al la Eŭropa Komisiono. En televida intervjuo de la jaro 2004 li skizis la daŭran premon de la eŭropaj institucioj sur lin ankaŭ post marto 1999, kaj la emocian premon ankaŭ por lia familio... Se li konintus la sekvojn, li ne kuraĝintus tiom engaĝite publikigi la trovojn de institucia korupteco.

Dum aprilo 2004 li fondis novan politikan partion kun la nomo "Eŭropo travidebla" (Europa Transparant), kiu dum la eŭropa baloto 2004 en Nederlando gajnis du parlamentajn seĝojn, kun tre modesta balota kampanjo de nur 4000 eŭroj[1].

Referencoj redakti