Paŭla DEHMEL, nask. Oppenheimer (naskiĝinta la 31-an de oktobro 1862 en Berlino, mortinta en la 9-a de julio 1918 en Steglitz apud Berlino) estis verkistino de porinfana literaturo.

Paula Dehmel
Paula Dehmel antaŭ 1909
Paula Dehmel antaŭ 1909
Persona informo
Paula Dehmel
Naskonomo Paula Oppenheimer
Naskiĝo 31-an de decembro 1862 (1862-12-31)
en Berlino
Morto 9-an de julio 1918 (1918-07-09) (55-jaraĝa)
en Steglitz
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno vd
Familio
Patro Julius Oppenheimer vd
Gefratoj Franz Oppenheimer vd
Edz(in)o Richard Dehmel vd
Infanoj Heinrich Dehmel • Vera Tügel vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La filino de predikanto de la juda reformisma komunumo estis edziniĝanta al la konata verkisto Richard Dehmel (1863-1920). Post la divorco ili plue kunlaboris kreive en la verkado de altkvalitaj infanaj libroj. Dum 1915-1917 ŝi estis eldonantino de la porinfana kalendaro "Meidingers Kinderkalender", al kiu kontribuis ŝi mem kaj aliaj samtempaj aŭtoroj.

Apartenis al ŝia amikaro i.a. Else Lasker-Schüler, Otto Julius Bierbaum, Arno Holz und Johannes Schlaf.

Verkoj (elekto) redakti

  • Fitzebutze (infanaj poemoj, 1900, kune kun Richard Dehmel)
  • Rumpumpel (infanaj poemoj, 1903)
  • Das grüne Haus (rakonto, 1907)
  • Auf der bunten Wiese (infanaj poemoj, 1912)
  • Gig-gag! Schnick-Schnack! (infanaj poemoj, 1917, kune kun Lina Sommer)
  • Das liebe Nest (infanaj poemoj, 1919)
  • Singinens Geschichten (Fabeloj, 1921)

Eksteraj ligiloj redakti