Pavel Aleksandroviĉ LAĈINOV estis rusa kemisto kiu multe kontribuis por la disvolvo de la organika kemio. Li estis frato de la historiisto Nikolao Aleksandroviĉ Laĉinov (1834-1917), de la fizikisto Dmitrij Aleksandroviĉ Laĉinov (1842-1902) kaj de la verkistino Praskovja Aleksandrovna Laĉinova (1829-1892) kaj praavo de la fizika-kemiisto Mikaelo Mikailoviĉ Schulz (1919-2006). En 1874, kune kun Nikolao Sokolov ili elmontris la agadon de la amoniako sur saturita solvaĵo de acetono.[1]

Pavel Laĉinov
(1837–1891)
rusa kemiisto, kiu kontribuis en multaj sciencaj kampoj de la kemio, ĉefe en la organika kemio.
rusa kemiisto, kiu kontribuis en multaj sciencaj kampoj de la kemio, ĉefe en la organika kemio.
Persona informo
Naskiĝo 19-a de decembro 1837Julia kalendaro
31-a de decembro 1837Gregoria kalendaro
en Ŝack, Gubernio Tambov, Rusa Imperio
Morto 22-a de junio 1891Julia kalendaro
4-a de julio 1891Gregoria kalendaro
en Боровичи, Novgorod, Rusa Imperio
Alma mater Universitato de Lepsiko
Akademio de Sciencoj de Göttingen
Akademio de Sciencoj de Sankt-Peterburgo
Familio
Dinastio Dinastio Laŝinov vd
Profesio
Okupo kemiisto vd
Laborkampo kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li edukiĝis en la Trupo de Kadetoj de Pavlovsk aŭ Pavela Militlernejo[2]. La servo konsistis je unu Regimento de Grenadistoj pri la Vivogardistoj kune kun milittrupo por la Akademio de Artilerio Mihailovskij, en Sankt-Peterburgo, en kiu li gradiĝis en 1858. En 1860 li iĝis mentoro de la Korporacio Pavlovskj, kaj en 1862 li estis nomumita profesoro pri kemio kaj fiziko, kuratoro de la bibliotekoj kaj muzeoj de la Kadeta Trupo Grafo Arakŝejjev, en Niĵegoródskaja, iu milita lernejo de la Rusa Imperio, la unua inter la provincaj kadetaj trupoj, kreita per la volo de Nikolao la 1-a.

 
Fondintoj de la Rusa Societo pri Fiziko kaj Kemio, 1868

Ekde 1863, li laboris en la Trupo de Min-inĝenierado kie li vizitis specialan kurson pri metalurgio "konsiderante lian preparadon por speciala posteno kiel asistanto de artilerio". En 1865, li eksiĝis el la militservo kaj iĝis asistanto de la profesoro Aleksandro Nikolajeviĉ Engelhardt (1832-1893) ĉe la Agrikultura Instituto (tiama Forsta Institucio, nuna Leningrada Akademio pri Forsta Teknologio) de Sankt-Peterburgo.

Inter 1864 kaj 1871, Laĉinov studis la efikojn de la nitrogenaj grupoj (-NO2), la halogenoj kaj aliaj hidrogenaj anstataŭaĵoj sur lal proprecoj de la aromataj hidrokarbonidoj. Li ankaŭ disvolvis esplorojn pri la bilo kaj la komponado kaj proprecoj de la kolesterolo kaj kolikaj acidoj, krom aliaj acidoj.[3] Inter 1868-1892 li donis kurson pri kemio en la Forsta Instituto (escepte inter 1870 kaj 1871). Li laboris ne nur kun A. N. Engelhardt (ĝis 1875), sed ankaŭ kun Nikolao Nikolaeviĉ Sokalav, kies lasta laboro "Pri la efiko de la amoniako sur la acetono" (1874) realiziĝis en kunaĵo kun Pavel Aleksandroviĉ Laĉinov.

En 1877, li ekstris la kemian laboratorion de la Forsta Instituto, kune kun sia asistanto Michail Grigorjeviĉ Kuĉerov (1850-1911). Inter la studentaro, Laĉinov estis konata kiel bonega eksperimentisto, al kiu li donis atenton kaj amon. En la Rusa Societo pri Fiziko kaj Kemio, en kiu li estas unu el la fondintoj, Laĉinov kunlaboris kun Mendelejevo kaj aliaj sciencistoj. Li ankaŭ estis kunlaboranto de Pavel Andrejeviĉ Kostiĉev (1845-1885)

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Bioactive Spin Labels
  2. La Pavela Militlernejo estis kreita omaĝe al la rusa caro Paŭlo la 1-a. Ĝi ekzistis inter 1863 kaj 1917.
  3. Encyclopedia The Free Dictionary