Pèire Godolin

Okcitana verkisto
(Alidirektita el Peire GODOLIN)

Pèire GODOLIN [pejre guduli], (1580 - 10-a de septembro 1649) naskiĝis en la urbo Tuluzo. Li estas la plej grava okcitana verkisto de la 17-a jarcento. Eĉ en siaj multnombraj "oficialaj" verkoj li gardas sian unikan skribmanieron, forte influitan de la humanismo de la Renesanco kaj de la epikurismo. Lia mensa vigleco kaj sprito estas karakterizaj kaj aperas ĉie en lia verkaro.

Pèire Godolin
Persona informo
Naskonomo Pèire Godolin
Naskiĝo 1-an de januaro 1579 (1579-01-01)
en Tuluzo
Morto 10-an de septembro 1649 (1649-09-10) (70-jaraĝa)
en Tuluzo
Lingvoj okcitanafranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
Laborkampo Occitan culture vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Pèire Godolin

Li ankaŭ montris fortan volon al defendo de la lingvo, kaj bone ilustris ties riĉecon. La plejparto de sia verkaro estas kompilita en Lo Ramelet Mondin [lu ramelet mundi] ("La bukedo tuluza").

Lia tombo en la Baziliko de "Notre Dame de la Daurade" en Tuluzo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.